Jes ja, des pli grave, ke la vetero estis minaca, ke neĝo falis, ke ni venis de diversaj horizontoj, ne nur geografie. Por kelkaj temis pri la unua babilmanĝo kaj la unua sperto en esperanto-grupo.
Ni aparte deziras danki nian freŝbakitan gastiginton, Gaby, kiu atente preparis agrablan aranĝon en bela blua domo apud Foix. Post babilrondo, dum kiuĉiu prezentis sin esperantlingve, ni gustumis bongustajn pladojn delikate preparitaj de laĉeestantoj.
Tuj poste René prezentis interesan projekton pri ” maklerejo -, Jorgos kantigis la grupon : ” kuniĝu ni per nia kant’ – kvarvoĉe, kaj Ĵoĵo prezentis ludon tra vortŝildoj kunmetendaj por formi frazojn kaj kompreni la rakonteton.
Ni atingis la momenton de la kultura parto, kaj Jopo omaĝis al Hans Bakker, klarigante kiel ni rilatis kun tiu elstara amiko de dek jaroj.
Ni apogis la paroladon disdonante informilojn pri “Une école au Togo- kaj “Esperanto Plus- ambaŭ asocioj kiuj ricevis la plenplenan subtenon de Hans.
Kompreneble ni parolis duonesperante, duonfrance, por keĉiuj povu ĝui la etoson. Tiel ni eksciis pri ” silentocirkloj kontraŭ mortpuno – en Foix iniciataj de René, kaj pri multaj eventoj en nia regiono.
Denove ekneĝis, kajĉiuj pensis pri disiĝo. Tre certe nia unua babilmanĝo de la jaro restos gravurita en niaj koroj. Unuvorte : ĝis !