La 30an de Majo 2015, Tuluzo partoprenos por la tria fojo la tutmondan ekzamen-tagon… aldonante sian ŝtoneton!
Ekde 2012, la ekzamena komisiono de UEA kunlaboradas kun la hungara ekzamen-centro ITK por proponiĉiujare unu tutmondan ekzamen-tagon.
Sub la diligenta kunordigado de Katalin Kováts, lokaj organizantoj donis al pli ol 750 personoj en la mondo ŝancon ekzameniĝi kaj ricevi atestilon pri sia lingvo-kapablo. Esperanto-Kultur-Centro partoprenis la ekzamen-tagojn en 2012 kaj 2013, sed devis rezigni pri ĝi la pasintan jaron pro manko de interesatoj. Hodiaŭ, je la ĵusa komenco de 2015, mi povas kun granda plezuro anonci, ke la ekzamenoj ja okazosĉi-jare danke al la jam sufiĉa nombro de aliĝintoj!
Kiel en 2013, ni proponos ekzamenojn jeĉiuj tri kutimaj niveloj kaj en ambaŭ partoj: la skriba kaj la parola. Sed, atendu neĉion mi diris. Sciu, ke nia asocio decidis proponi tute unikan kaj originalan novaĵon. En , eblos trapasi ankaŭ ekzamenon je la nivelo A2!
Necesas tuj klarigi, ke tiu A2-ekzameno estos komplete sendependa de la oficiala ekzamen-sistemo ĝi estas pure loka iniciato. Ĝi ne havos la saman valoron kaj ne ebligos akiri oficialan atestilon. Ni tamen garantias, ke ĝi okazos laŭ kriterioj kaj kondiĉoj kiel eble plej konformaj al la veraj.
Tiu A2-ekzameno staras sur la dua ŝtupo de la KER-nivelaro (B1 estas la tria). Se vi estas interesata kiel lernanto aŭ instruanto ne hezitu jam anonci vin al mi kaj vi ricevos ĝis la fino de Januaro pliajn detalojn pri ĝiaj enhavo kaj postuloj.
Dume, daŭre eblas registri sin ĉe edukado.net por trapasi la oficialajn ekzamenojn. Mi volonte helpos vin elekti vian nivelon se vi kontaktos min.