Jam duan fojon semajnfine kuniĝis deko da korusanoj, kiuj lernas la faman verkon « Canto General » de Pablo Neruda, la famaĉilia poeto.
Ĝin muzikigis Nikis Theodorakis, greko 84-jara.
La verkon esperantigis Georges Lagrange, kaj simpligitan aranĝon kantos kvindeko da homoj dum la SAT-amikara kongreso en Saint-Brieuc,ĉe Pasko 2010. Jacques Caubel gvidas la studadon en Midi-Pyrénées. La laboro malfacilas,ĉar la ritmoj de la muziko estas malregulaj. Multaj kantantoj venas al Tuluzo de malproksime (Pau, Brive, Béziers).
Krome dum la tuluza provludo la 25-an de oktobro venis kvar novaj korusaninoj. ĉu ni sukcesos en tiuĉi projekto ? “Eble-, diras Jacques “Certe, ĉarĉiuj tre entuziasmas!-, diras Jeannette. Fine de novembro ni kunvenos denove en Tuluzo, kun Franjo LEVEQUE, kiu venos speciale de Bretonio por kantigi nin.
Jacques et Jeannette