La Bjalistoka Universala Kongreso estis jubilea, ĉar 2009 estas la 150-a datreveno de la naskiĝo de L.L Zamenhof, kaj tial okazis en Bjalistoko, lia naskiĝurbo. Mi decidis partopreni ĝin, i.a. ĉar mi supozis, ke ĝi estos riĉe kaj bone organizita, kaj ankaŭ ĉar Pollandon mi neniam vizitis antaŭe. Miaj esperoj estis tute konfirmitaj, la programado kaj organizado estis modelaj.
Rakontu do! Nu, en UK oni devas elekti, ĉar minimume 3 au 4 programeroj okazas samtempe… Mi do donis prioritaton al la sesioj pri la kongresa temo (“Krei pacan ponton inter la popoloj: Zamenhof Hodiaŭ.”), la sesiojn de la Internacia koruso, kaj kompreneble la spektaklojn.
Unue pri tiu tria kategorio: ĝi estis tiom abunda, ke mi tute ne povis ĝui ĉiujn, neniu cetere povis, ĉar okazis ĉiuvespere spektakloj kaj ene de la kongresejo kaj en la urbocentro. Ekzemple, iun vesperon min regalis koncerto de JoMo, en publika parko de Bjalistoko, kie la publiko konsistis, krom el multaj kuloj (!), duone el neesperantistaj loĝantoj. Almenaŭ du mil homoj entuziasmiĝis por la kanzonoj de Jomo kaj Kim, tiel ke ili ne sentis la kulo-pikojn. Kim akompane de sia akordiono kantis kelkajn siajn plej grandajn sukcesojn (Sola…) kaj JoMo prezentis siajn diversajn muzikstilojn, kaj kantis en multaj lingvoj. Li dialogis kun la publiko, tiel en esperanto, kiel en la pola. El tri teatraĵoj, mi sukcesis spekti du: La domo sur la landlimo estas burleskaĵo pri la temo de absurdaĵo de landlimoj. Ĝin ludis la bialistoka teatra kompanio, kiu ne parolas esperanton, sed ĉion lernis parkere. La rezulto estas mirinda. Sinjoro Ludoviko estas monologo, en kiu oni malkovras kortuŝajn sed ankaŭ neatenditajn facetojn de la Zamenhofa personeco, aŭtorita kaj ludita de Georgo Handzlik (jes, la Bardo sen barbo, kiu ankaŭ regalis nin per koncertoj de siaj kanzonoj…). Mi ne sciis, ke li estas tiel multtalenta, kaj vere profesie aktoras. La trian teatraĵon – ankaŭ monologon pri Zamenhof, Doktoro Esperanto, de la italo Mario Migliucci – mi ne sukcesis spekti vive, sed mi aĉetis la DVD-on en la libro-servo, kaj povas aserti, ke ĝi estas tute bonkvalita spektaklo. Ĝi estis unue prezentita en Italujo, en itala, kun granda sukceso, kaj oni poste tradukis ĝin al esperanto. La DVD havas ambaŭ versiojn. Krome estis koncerto de klasika kantistino, kaj multaj danco-spektakloj, kiuj prezentis vastan panoramon de polaj popoldancoj.
“Krei pacan ponton inter la popoloj: Zamenhof Hodiaŭ”: estis tre interese partopreni, sub gvidado de D-ro Humphrey Tonkin, la diskutojn pri tiu temo. Mi jam preparis min pri la temo antaŭe, sed mi multon lernis kaj povis interŝanĝi opiniojn kaj vidpunktojn kun diverslandaj esperantistoj. D-ro Tonkin estas ne nur elokventa oratoro, sed ankaŭ pedagogo, kaj li tre efike aranĝis dividon de la partoprenantoj en dekhomaj grupetoj, en kiuj oni debatu kaj raportu al la podiaj debatantoj. Tiel en tri unuhorajn sesiojn, ni esploris la temon, kaj rezultiĝis, danke al sintezaj mensoj, la kongreso-rezolucio.
- Por aŭskulti D-ron H. Tonkin prezenti la temon: http://esperanto.cri.cn/581/2009/08/21/1s101491.htm
- Legi la rezolucion: http://eo-eo.facebook.com/note.php?note_id=108510553540
Apenaŭ mi havis tempon por viziti la urbon Bjalistoko, sed post la fino de la kongreso, mi kaj mia fratino partoprenis postkongresan ekskurson, kvartagan, al Varsovio, Krakovio, la koncentreja muzeo en Auschwitz, kaj Chestochowa, en tre internacia etoso kaj sub gvido de bona ĉiĉeronino Nina. La kvar tagoj estis emociplenaj, kaj ni finis nian vojaĝon kiel gasto de mia amikino Tereza Nemere, kiu nin gastigis en Torun, ĉarma urbo kun multaj mezepokaj spuroj, dum tri tagnoktoj. Pasporta servo estas nepra komplemento de ĉiuj esperanto-aranĝoj!