Ahoj! Post kelkaj semajnoj kiam mi kaj aliaj volontuloj iom malaperis (radie kaj rete!), ni revenas al vi el eksterlando kie ni nun estas, por fari la duan parton de nia volontulado ĉe niaj partneroj. Miaflanke, mi parolas al vi pri la novaj oficejoj de E@I en Nová Dubnica!
Nova Dubnica estas urbo kiu devenas de la 1950-aj jaroj, konstruita por la industriaj bezonoj de Slovakio, do, bedaŭrinde por mi, ne estas urbo kiu havas tre malnovan historion. Sed tamen, ĝi estas sufiĉe agrabla urbeto kun loko ofte vizitata de nia Esperanto-grupo: Velice! Velice estas metiista glaciaĵejo, kie vi povas trovi bongustegajn glaciaĵojn interalie kelkaj eĉ veganaj. Certe, se vi vizitos Nová Dubnica aŭ E@I iam, vizito tien estos tre rekomendinda!
Dum la unuaj tagoj, ni prizorgis fini la transloĝiĝon de la oficejo en la novajn ejojn kaj, dum la unua semajnfino, mi renkontis aliajn preterpasantajn esperantistojn : Matthieu, programisto kaj tradukisto kiu kunlaboras kun E@I, Marta el Pollando kaj Martin, Ĉeĥa esperantisto kiu loĝas en Brno kaj kiu aktivas en la loka esperanto-asocio, la Esperantista klubo de Brno (kiu festis siajn 120 jarojn da ekzisto antaŭ kelkaj semajnoj).
Mia alveno ĉi tie estis formaligita per la transdono de sako enhavanta iujn esperantaĵojn de E@I (kiujn vi povas retrovi en ilia retejo Espero.sk)!
Por paroli iom pli pri mia misio en si mem, miaj taskoj ĉi tie estos la traduko de artikoloj en Esperanto, fari redaktan laboron por la filmetoj de E@I (pli precipe tiuj de la poliglota kunveno), proponi artikolojn por la retejo de E@I, aldoni receptojn al la retejo bonan apetiton (do ne forgesu kontroli ĝin de tempo al tempo!) kaj kompreneble daŭre oferti al vi artikolojn en nia retejo (ĝeneralaj kaj pri mia volontulado ĉe E@I) kaj partopreni niajn radioelsendojn.
Mi ankaŭ havis la okazon profiti de la foriro de Petro kaj Dorota al la prezento de la traduko de Solaris de Pŝemek por viziti Jeanne dum semajno en Pollando! Ni vizitis Bjalistokon, sed ankaŭ Varsovion, kie ni povis renkonti Sabi! Sed mi invitas vin legi la artikolon de Jeanne, kie tiu epizodo estos pli detala ol ĉi tie.
Tion dirinte, mi diras al vi dovidenia!