Kelkaj volontuloj el EKC partoprenis al la Internacia Junulara Forumo de ECOSOC, pere de la delegacio de TEJO. Pro la sansituacio, ĝi okazis rete anstataŭ ĉeeste en la sidejo de UNO en Novjorko. Ĝi okazis de la 7-a ĝis la 8-a de aprilo.
Ĝi enhavis multe da prelegoj kun homoj el la tuta mondo. La volontuloj reprezentis TEJO-n parolante kun aliaj junularasocianoj por paroli pri niaj celoj kaj por resti enkontakte kun ili por eblaj kunlaboritaj projektoj estontece.
La ECOSOC Junulara Forumo estas ĉiujara evento organizata de UNO.