Iri rekte al la enhavo
Le Centre culturel espéranto

Le Centre culturel espéranto

bonvenigas vin en Tuluzo

  • Akceptejo
  • Nia asocio
    • Nia asocio
    • Bulteno
    • Volontulado (Tuluzo)
    • Volontulado (Tuluzo+Eŭropo)
  • Kursoj
    • Kursoj kaj staĝoj
    • Semajnfinaj staĝoj en Arrout
  • Aktivadoj
    • Aktivadoj
    • Esperanto-Magazino
    • SEMEO, Esperanto-semajno de Tuluzo
  • Artikoloj
  • Eventoj
  • Libroservo
  • Esperanto
    • Occitan
    • Français

EKC partoprenis la vintran junularan Esperanto-aranĝon de la Kataluna Esperanto-Junularo.

27/02/2025 Anna Blogo

Ĉi-jare, la RenKEJtiĝo okazis dum 4 tagoj, de la 20-a ĝis la 23-a de februaro 2025 en Olot. 

Estis mia unua internacia renkontiĝo en junulara Esperantujo. Mi ege antaŭĝojis, specife ĉar mi renkontiĝis kun la homoj kun kiuj mi laboros post unu monato, kiam mi alvenos en Barcelono.

Alvenis la atendita ĵaŭdo, la 20-a de februaro, kaj la EKC-membroj ekis sian vojaĝon al Katalunio… krom nia kara Théophile, kiu maltrafis la unuan trajnon. Tamen, li ne lasis la malfruon haltigi lin de la vojaĝo, kaj li alvenis la sekvan tagon, ĝustatempe por prezenti sian prelegon pri “Droguzantoj kaj damaĝoredukto: kiam du rakontoj intersekcas”. Lia sperto estis tre pozitiva laŭ li. Li sentis li mem aŭskultita kaj utila. Li difinas sin kiel aktivulo por la droguzantoj, ĉar laŭ li, ili estas homoj kiel la aliaj. Li estis volontulo kaj laboris en diversaj asocioj dum sia vivo, do li vere volis kundividi siajn sciojn. Li parolis pri malsamaj temoj: unue, li volis klarigi al la aŭskulantoj, kion drogoj faras al la cerbo, kiel vi povas iri de “uzanto” al “toksomaniulo”. Li ankaŭ volis rekonduki la aŭskulantojn al la jaro 1970, meze de la Bandol-afero, kiu kondukis al la leĝo de 1970, kiu bedaŭrinde damaĝas drogulojn. Li parolis pri la historio de damaĝoredukto, ĝia batalo kontraŭ la leĝo de 1970, ĝiaj multoblaj aliroj, ĝiaj principoj, ktp. Fine, li donis informojn pri drogoj kaj praktikajn damaĝreduktajn konsilojn, kaze ke estas droguzantoj en la prelego.

Tie, ni loĝis en Alberg Olot Xanascat, klasika palaceto nomita ‘Torre Malagrida’. Dum la ekskursoj, ni promenis en la naturo tra la (estinta) vulkana regiono de ‘La Garrotxa’. 🌋

Ni ĝuis trinkomanĝan’ nokton, kie tuluzanoj kunportis siajn famajn sukerkovritajn violflorojn. Mi gustumis filipinajn specialaĵojn, kiuj plifortigis mian bedaŭron ne viziti Azion kaj ne partopreni la IJK-n 2025.

Ni aŭskultis prelegojn kaj kompreneble, ni festis ĉiun vesperon. Mi eĉ havis la ŝancon partopreni mian unuan katalunan kurson !

Ĉar estis la 40-jariĝa festo de KEJ 🎂​, ni havis prelegon pri la historio de la asocio kaj emociema momento inter KEA-anoj kaj KEJ-anoj. KEJ, pli aktiva ol neniam, multe klopodis por tiu evento kaj eĉ proponis surprizan programeron, dum kiu ni lernis kiel danci la Sardanon. 👯​

Finfine, estis tre bela kaj ĝoja sperto 🙂 Ne hezitu partopreni la RenKEJtiĝon venontjare kaj atendante, vizitu la KEJ-ligilarbon: https://linktr.ee/JCE.KEJ?utm_source=linktree_profile_share&ltsid=35527647-4196-4124-b385-3544a9d4ed1b

Print Friendly, PDF & Email
KatalunioKEJRenkejtiĝorenkontiĝo

Navigado tra afiŝoj

Antaŭa afiŝo:Surprizoj dum bicikla ekskurso al Muret
Sekva afiŝo:SEMEO 2025

Soutenez-nous via Hello Asso
Adhérez - Faites un don

L'espéranto ?
Portail régional

Abonu nian novaĵleteron

Fréquence *

Vérifiez votre boite de réception ou votre répertoire d’indésirables pour confirmer votre abonnement.

En la libroservo

  • Longhara Fratino Longhara Fratino 3,00€
  • Sendependaj homoj Sendependaj homoj 26,40€

Contacts
Centre Culturel Espéranto
Esperanto-Kultur-Centro
MDA, 3 place Guy Hersant
31031 TOULOUSE CEDEX
toulouse@occeo.net

Partenaires

WordPress-etoso: Beetle de ThemeZee.