Ĉi-somere, inter la 5-a kaj la 12-a de aŭgusto 2023, en Lignano Sabbiadoro, Italujo, okazis la 79-a Internacia Junulara Kongreso de TEJO, kunorganizita de ILEI.
Kelkaj EKC-anoj havis la ŝancon partopreni ĝin, danke al la Erasmus projekto Trejnseminario pri Interkultura kompetento. Niko kaj Yentl-Rose raportas siajn spertojn kaj lernitaĵojn:
Niko:
“Estis memorinda okazo por junularo el diversaj kulturoj por renkontiĝi, disvastigi sciojn kaj spertojn, kaj esplori la temon de interkultura kompetenteco. Okazis flanke de ILEI kiu samloke kaj samtempe kongresumis pluraj aranĝoj. ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj. Unu el la rimarkindaj eventoj de tiu ĉi kongreso estis la seminario kadre de la projekto KA2, kiu fokusis sur la esploro de interkultura kompetenteco kaj kiel ĝin pliigi en la Esperanto-movado.
La seminario malfermiĝis kun entuziasma preleganto, Duncan Charter. Post mallonga interkona renkontiĝo, partoprenantoj prezentiĝis kaj komencis diskuti siajn pozitivajn kaj negativajn spertojn rilate al kulturdiferencoj. Duncan poste proponis gravan libron titolitan “Ankaŭ Vi Estas Fremdulo,” kiu igis ĉiujn partoprenantojn pripensi du gravajn demandojn: kiel evoluigi interkulturan kompetentecon kaj kiel trejni sin en tiu ĉi aspekto.
La seminario konsistis el pluraj temoj kaj diskutoj, inkluzive de:
Kio karakterizu la Esperantan kulturon kaj kiel ĝi malsamas de aliaj kulturoj.
Kiel solvi komunikajn defiojn, speciale kiam homoj de malsamaj kulturoj interagas.
Kiel lerni kaj kompreni aliajn kulturojn, inkluzive de iliajn formajn, humanismajn, neformalajn, antropologiajn, informajn, empatajn, kaj kondutajn aspektojn.
Kiel efike babili, konsiderante potencon, individuecon, sekson, kaj kiel eviti komunikajn riskojn.
La rolo de nepara komunikado, inkluzive de gestoj, simboloj, bruoj, kaj aliaj neverbaj komunikiloj.
Kiel pli bone kompreni siajn kunlaborantojn, inkluzive de esplori ilian vivsituacion kaj esti fleksebla en la interago.
Interesiĝo pri la aŭskultanto kaj esti kapabla adaptegi la komunikadon al liaj bezonoj.
La dua tago de la seminario estis dediĉita al historia perspektivo de la interkultura kompetenteco. Renato Corsetti prezentis la evoluon de imperiismo kaj hegemoniismo tra la historio, de Aleksandro la Granda ĝis modernaj tempoj. Li sublinis la rolon de kultura tutmondiĝo kaj la gravecon de lingvoj, riĉeco, kaj leĝoj en la interkultura komunikado.
Interesa rimarko estis tiu, ke Esperanto estas eŭropa ideo, sed ĝi evoluas por pli bone respekti la diversecon de ĝiaj parolantoj. La partoprenantoj en la seminario rekonis sin kiel samideanoj kun malsamaj ideoj, kaj ili komprenis, ke la natura inklino de homoj estas sindefendo, sed ĝi ankaŭ povas esti sinteno por pli bone kompreni kaj interagi kun aliaj kulturoj.
La tria tago estis dediĉita al esploro de Afrika kulturo. Partoprenantoj havis la ŝancon vidi jutubajn videojn pri interkultura komunikado en Afriko, kaj ili diskutis ŝlosilvortojn kiel diverseco, egaleco, kaj inkluziveco. La demando pri la ekzisto de Esperanta kulturo estis ankaŭ starigita, kaj la partoprenantoj enkalkulis la rolon de respondeco, respekto, lojaleco, kaj plenumo de promesoj en la kreado de Esperanta komunumo.
Fine, estis rimarkita, ke Esperanto havas sian propran kulturon, kiu devas esti konservata kaj pligrandigata, ne per minimumigo, sed per pli vasta kompreno kaj interkultura kompetenteco.
Tiu ĉi seminario dum la 79-a Internacia Junulara Kongreso de TEJO certe faris grandan kontribuon al la kompreno kaj plenumo de interkultura kompetenteco en la Esperanto-movado, kaj ĝi donis al partoprenantoj multajn ideojn kaj perspektivojn por la estonteco.”
Ankaŭ Yentl memoras:
“Post intensa trajnkaravano, mi fine alvenis al Lignano Sabbiadoro por mia unua IJK! Jam laca kaj duonemalsana, tamen tute preta por festi, kaj lerni, en bonega internacia etoso!
Trajnkaravano malfruas… sed ĉio bonas: ankaŭ akceptejo malfruas….
Unu el la tre menciindaj interesaĵoj kiujn mi partoprenis estis la trejnseminario pri interkultura kompetento. Niko jam bone rezumis la gravegajn temojn ke ĝi traktis dum la tuta semajno, sed mi ŝatus eĉ pli substreki la diversecon (kaj ja ankaŭ, interkulturalecon) de la prelegoj mem. Tiel, iu preleganto aliris la temojn pli el historia vidpunkto, alia havis pli sikologian aŭ sociologian aliron, kaj tiel plu. Mi ankaŭ ŝatis ke ne estis teorio nur kaj ke estis tempo por demandoj kaj kundivido de spertoj, ja gravas ke ni mem trapensu niajn rilatojn al la temo, kun ekzemple la ludo “kion vi farus se…” Kaj, kompreneble, en seminario pri interkulturaleco, certe endas ne nur aŭdi voĉojn de unu mondoparto! Tiel, ni multe priparolis la eŭropocentrismajn flankojn de Esperantujo, kaj kiel strebi por pli da respekto kaj inkluziveco ene de la internaciaj idealoj mem. Ankaŭ estis tre interese iom esplori kelkajn afrikajn kulturojn: de la prezento de tradiciaj kuirartoj al komprenoj pri egaleco kaj respekto, estis multe por lerni. Amuza estis la momento, tago aŭ iam poste, kiam mi tagmanĝis kun, inter alie, homo el Benino. Ni iom babilis, kaj pro ke li estis pli aĝa ol mi, mi ne regardis lin en la okuloj, ĉar mi ĵus lernis ke tio povus esti malrespekte en multaj afrikaj kulturoj. Poste, li diris al mi ke estis plezura surprizo paroli kun tiom respektema eŭropa junulo. Laŭ mi, tiu anekdoto tute atestas la riĉecon de Esperantujo kaj la valoron de tiu speca seminario, kaj simple de pli bona komunikado pri, ĝuste, internacia komunikado.
Cetere, IJK estas certe belega evento por trejni sian “interkulturan kompetenton”, kaj ne nur en la seminaria ĉambroj sed ankaŭ amuziĝante kun amikoj de la tuta mond’!
Ĉiu vespero, post tago plena je plaĝ- kaj prelegumado, okazis io interesa: belaj koncertoj de JoMo kaj Ĵomart & Nataŝa, sed ankaŭ gufujaj koncertetoj de Benĝi kaj Emerson. Kaj dum la prelegoj pri afrikaj kulturoj, eĉ muzikaj paŭzoj kun Klarisa Sabitini.
Kompreneble ankaŭ okazis la nemalhavebla Trinkomanĝa nokto (“kion (ĉion) ni trinku (drinku) dum trinkomanĝa nokto, kion ni trinku dum tuta nokt’?”) …kaj Internacia vespero: kreativa aro de mir(aĉ)aĵoj.
Kun rido kaj scivolo ni sekvis la (petverurajn) aventurojn de Judit en la unua muzikalo, …kaj kortuŝo kaj sorto gvidis nun dum la lasta nokto.
MB kaj Yentl prezentas kial vi devus iĝi volontulo de EKC.
Ĉu danci en diskejo aŭ babili en kandellumo? Malfacila decido, sed ofte same finiĝinta sur plaĝo dum sunlevigaj banadoj…
Post la aranĝo, mi dormis (fine!) kaj sonĝis pri diskutfaciligado kaj litovaj kantoj…”