Okaze de la unua dimanĉo de Junio, grupeto de esperantistoj profitis la senpagecon de la muzeoj por sekvi Alain, kiu gvidis viziton de la Natur-Historia Muzeo de Tuluzo – komentatan en Esperanto! Alain dividas kun ni sian resumon de la vizito.
Hodiaŭ ni vizitis la Naturhistorian Muzeon de Tuluzo. Ĝi estas unu el la plej gravaj muzeoj en Tuluzo. Ĝi situas en prestiĝa loko, en malnova karmelana monaĥejo, ene de la plej bela ĝardeno el Tuluzo, la Ĝardeno de la Plantoj. Ĝi estis kreita en 1796 de la naturalisto Philippe-Isidore Picot de Lapeyrouse, sed ĝi estis tiam rezervita nur por naturalistoj. Ĝi malfermiĝis al publiko en 1865. Pro malfortaĵoj en la konstruaĵo, la muzeo estis fermita en 1997 kaj nur remalfermiĝis en januaro 2008, kun tute novaj, kaj pli vastaj lokoj : 6000 m² da areo sur kvar etaĝoj, al kiuj aldoniĝas ekstera parto, 5500 m² vasta, kiu estas la botanika ĝardeno Henri Gaussen. Tiel, la nuna muzeo estas la dua plej granda naturhistoria muzeo el Francio, tuj post tiu de Parizo. Ĝi gastigis 270 000 vizitantojn en 2014 kaj entenas kolekton da pli ol 2,5 milionoj da objektoj. Nur kelkaj 5 000 estas videblaj de publiko. La cetero estas sekure kaj zorge stokata en la konservejo.
En la enirejo, nomata “la granda kvadrato”, la historiaj klostraj muroj miksiĝas kun modernaj konstruaĵoj kaj vegetaĵa muro 15 metrojn alta. Skeleto de Kecalkoatlo estas pendigita je 10 m alte. Kun 12 m da enverguro, tiu prahistoria reptilio estas la plej granda besto kiu iam ajn flugis sur Tero. Ĝi flugas super vera azia elefanto remburita, Punch el la cirko Pinder, en la muzeo ekde 1910.
La subteretaĝo gastigas la provizorajn ekspoziciojn. Temis nuntempe pri la “bestaj beboj”, ekspozicio ĉefe dediĉata al infanoj. Ni do ne vizitis ĝin, kaj rekte iris al la konstantaj ekspozicioj. Tiuj estas dividitaj en kvar temojn. En la teretaĝo, la unua temo estas “Tero, aktiva planedo”. Gravito, formado kaj funkciado de nia planedo, vulkanismo, platotektoniko, erozio, jen kelkaj punktoj pritraktitaj en tiu parto, kie la vizitanto povas ŝajnigi tertremon, aŭ konstati la erozian efikon fare de akvo. Tuj poste, ni vidis la “muron de la skeletoj”, kiu estas unu el la plej belaj ekspoziciaĵoj de la muzeo. Ĝi konsistas en grandega vitrino, 120 metrojn longa kaj 6 metrojn alta. Ĝi enhavas 75 skeletojn en dinamika pozicio por prezenti la bestojn en ilia medio (aero, akvo, grundo, arboj…) kaj ilustri ilian agmanieron, movkapablon aŭ predadon ekzemple per ĉasaj scenetoj). Danke al ĝia duobla vando el vitro, la skeletoj estas videblaj interne kaj ekstere de la konstruaĵo. Necesis 4 jarojn por ĝin realigi!Ni poste finvizitis la teretaĝon per la dua temo, “Ordo de vivaĵoj”. Tiu parto temas pri la diverseco, la klasifiko kaj organizo de la vivaj estaĵoj (vegetaĵoj, insektoj, moluskoj, aktinopterigoj, mamuloj, birdoj).
En la unua etaĝo, ni vizitis la trian temon “La vivo dum tempo”, kiu klarigas ke la vivaĵoj multe evoluis dum tempo, de la origino de la vivo sur la Tero antaŭ 3,8 miliardoj da jaroj. Fine, ni vidis la kvaran temon, “La bezonoj de la viva mondo”, kiu prezentas la precipajn funkciojn de la vivaĵoj: protektiĝo, reproduktiĝo, komunikado, moviĝo kaj nutriĝo. Ni ne povis vidi la duan etaĝon, kiu gastigas laborejojn kaj la konservejon, ĉar ĝi ne estis vizitebla tiun dimanĉon.
Nia vizito finiĝis per la botanika ĝardeno Henri-Gaussen. Ĝi konsistas el du partoj. La ekstera kolekto elmontras ĉirkaŭ 1000 plantspeciojn aranĝitajn laŭ “etnobotanika spiralo”, kie plantoj estas organizitaj laŭ siaj rilatoj al homoj (nutraj, industriaj, kondimentaj, medicinaj kaj toksaj). Aliflanke, la forceja kolekto, enhavas ĉirkaŭ 1300 speciojn da tropikaj kaj karnovoraj plantoj, sub 300 m² da forcejoj.