Saluton al ĉiuj!
La volontuloj de EKC en Tuluzo komencas projekton pri Esperanto kaj romantikaj renkontoj. Ni kolektas rakontojn pri romantikaj historioj kiuj okazis danke al Esperanto, en Esperantujo aŭ per/en Esperanto.
Ĉu vi renkontis koramik·in·o(j)n danke al Esperanto? Ĉu vi edziĝis kun esperantisto? Ĉu vi parolas Esperanton kun via partnero?
EsperantAmo estas inkluziva projekto por ĉiuj, kio ajn estas via aĝo, nacieco, seksa orientiĝo kaj genra identeco ! ni serĉas rakontojn kiu montras la diversecon de amrilatoj en Esperantujo – kaj en la mondo ! La rakontoj povas esti anonimaj, aŭ publikitaj kun fotoj, videoj kaj aliaj fontoj.
Rakontu al ni viajn belajn (aŭ amuzajn) historiojn de romantika esperanto-renkonto! Vi povas kontakti nin per retmesaĝo (toulouse@occeo.net) aŭ per Facebook. Vi povas skribi al ni vian rakonton, aŭ plani kun ni ret-intervjuon (per Zoom, Discord, Skype etc) aŭ viv-intervjuon se vi loĝas en Tuluzo. Ni volas fari intervjuojn por nia radioelsendo, Esperanto-Magazino, kiun vi povas aŭskulti sur CanalSud (92.2 FM) proksime da Tuluzo, kaj kiel podkasto en nia retejo. Se vi volas skribi al ni, la rakontoj estos parton de artikolo (aŭ artikoloj!) pri tio subjekto.
Aperintaj rakontoj
Radioelsendoj
- 10-a de Junio 2021 : JoMo kaj Marta (en la franca)
Artikoloj
- 21-a de Aŭgusto 2021 : Gian Carlo kaj Ada (en Esperanto kaj en la franca)