Specialaj elsendoj kun asocioj kiuj partoprenos kun ni en la lingvoforumo de Tuluzo.
Invititoj : Hélène, Christine de l’AGART, et Selma de la CFAJ et la FAFA
Kun Marion, Valentin, Jack, Leonardo, Valentine
Esperanto-magazino estas unuhora elsendo pri la internacia lingvo sed ne nur, parte Esperante, parte france (kun muziko, anoncoj, raportaĵoj… ). Vi povas aŭskulti ĝin preskaŭ ĉiulunde vespere de la 20a ĝis la 21a vespere, krom lernejaj ferioj kaj iuj festotagoj, en canalsud.net
Pli da informoj pri la magazino
PROGRAMO :
- Ztodzieje Rowerow- Kie Nun Estas (Verda Disco)
>> Kio novas?
- Staĝo Aŭtune en la kastelo de Gresiljono fine de Oktobro
- Romano Solaris, de Stanisław Lem ĵus tradukita kaj eldonita aĉetebla en la retejo de Bjalistoka Esperanto-Societo, kaj baldaŭ ĉe nia libroservo.
- Artikolo pri MultLingva Akcelilo, programo por instrui esperanton kaj faciligi la lernadon de aliaj lingvoj en lernejoj.
2. Ĵomart kaj Nataŝa – Mi Ne Volas Foriri (La Argenta Albumo)
>> Renkontiĝo 1
Por prezenti la Lingvoforumon de Tuluzo, ni akceptis :
Hélène kaj Christine, de L’AGART (Amikaro de Gujananoj kaj Antilianoj de la Tuluza Regiono)
3. Vojagxo – Kune (Planedo Nia)
>> Renkontiĝo 2
Selma prezentis al ni la CFAJ (Komisio franc-germana pri junularo), kaj La FAFA (Federacio de Franc-germanaj asocioj por Eŭropo).
4. Espo Despo – Vivi Sen Vi (Esperante)
>> Agendo
la venontajn eventojn en Tuluzo kaj aliajn lokojn eventaservo.org
5. Esperanto Desperado – Lando de Amo (Brokantaĵhoj)