Esperanto-Magazino N°268

Speciala elsendo de Lucien Péraire kun intervjuo de Claude Labetaa, nova tradukaĵo de Winne-la-Pu, kaj la forpaso de Jan Leończuk.

Kun Marion, Jack, Leo, Valentin, David kaj Claude Labetaa

Esperanto-magazino estas unuhora elsendo pri la internacia lingvo sed ne nur, parte Esperante, parte france (kun muziko, anoncoj, raportaĵoj… ). Vi povas aŭskulti ĝin ĉiulunde vespere de la 20a ĝis la 21a vespere, en canalsud.net

Pli da informoj pri la magazino

PROGRAMO :

  1. Ralph Glomp – Gotenburg’ 

>> Kio novas? 

  • Nova tradukaĵo de la rakontoj de Winnie-La-Pu en La domo ĉe Pu-Angulo nun disponeblas en la libroservo de EAB.
  • La malĝoja forpaso de Jan Leończuk, pola verkisto, poeto kaj direktoro de la Bjalistoka Regiona Libraro

2. Kaj Tiel Plu – Mi volus esti dianto (Plaĉas al mi)

>> Renkontiĝo

Marion rakontas al ni la mirinda historio de Lucien Péraire, kaj kiel li biciklis tra la mondo per Esperanto, kaj post, telefonintervjuo kun Claude Labetaa, esperantisto de Périgord pri liaj rilatoj al la aventuroj de Lucien Péraire kaj la venonta franca kongreso kiu okazos en Perigordo.

3. Ĵak le Puil – Ekklam regos am sur ter’ (Mi estas)

>> Agendo

la venontajn eventojn en Tuluzo kaj aliajn lokojn eventaservo.org

4. Merlin – En ĉi tiu momento (Por la mondo)

Print Friendly, PDF & Email