Esperanto-Magazino N°270

Por la unua elsendo de la jaro, Floréal Martorell de Vinilkosmo parolis al ni pri la novaj projektoj de 2022

Kun Marion, Valentin, Valentine, Leonardo, kaj Flo.

Esperanto-magazino estas unuhora elsendo pri la internacia lingvo sed ne nur, parte Esperante, parte france (kun muziko, anoncoj, raportaĵoj… ). Vi povas aŭskulti ĝin ĉiulunde vespere de la 20a ĝis la 21a vespere, en canalsud.net

Pli da informoj pri la magazino

PROGRAMO :

  1. Ralph Glomp – Abio vi 

>> Kio novas? 

  • Ankoraŭ estas voĉdonado pri la vendo de la Centra Oficejo de UEA
  • La 12an de decembro 2021 okazis en Bjalistoko TEJO-Trejnista Renkontiĝo kie TEJO trejnistoj parolis pri novaj volontulaj projektoj. Kaj gratulon al Manu, kiu iĝis TEJO-Trejnisto!

2. 2. La Perdita Generacio – Malantaŭen

>> Renkontiĝo

Floréal Martorell de la sendependa eldonejo, Vinilkosmo parolas al ni pri novaj projektoj por 2022 kaj projektoj de la pasinta jaro.

3. IDC – Fulmerford (Urba Naturo)

Flo ankaŭ parolas pri la abonklubo, kie oni povas aŭskulti la bitan katalogon de Vinilkosmo kaj subteni ilin

4. Amo kaj Perforto – Ekde Tiam (Paĉjo)

2 novaj projektoj por 2022 estas preskaŭ pretaj: albumo de Vojaĝo kaj alia de Esperanto Subgrunde 2. Ankaŭ estas 2 aliaj albumoj baldaŭ disponeblaj ĉi-jare de Armel Amiot (kiu ludos la banĝon) kaj Mikel Klav

5. 5. JoMo – Kisu min

>> Agendo

la venontajn eventojn en Tuluzo kaj aliajn lokojn eventaservo.org

6. Persone – Kio ajn

Print Friendly, PDF & Email