(Gastoj : Ela de la asocio BES kaj Loic Rossi (D-ro Loĉjo) Jutubisto). Du intervjuoj por ĉi lasta elsendo de la jaro, kaj la sekreto de la rizoto-recepto por bele fini la jaron.
Kun Marion, Ines, Leïla H, Tanneguy, Jonathan kaj Leïla M.
Esperanto-magazino estas unuhora elsendo pri la internacia lingvo sed ne nur, parte Esperante, parte france (kun muziko, anoncoj, raportaĵoj… ). Vi povas aŭskulti ĝin preskaŭ ĉiulunde vespere de la 20a ĝis la 21a vespere, krom lernejaj ferioj kaj iuj festotagoj, en canalsud.net
Pli da informoj pri la magazino
PROGRAMO :
- NOUBALOTCHA Cantarèi سأغني.
>> Kio novas?
- Ni revenos al la elekto de Fernando Maia Jr. kiel Esperantisto de la Jaro.
- La eldono ĉe Netflix de filmo traktanta la efemeran respublikon de la insulo de la rozoj.
- Rapida retrorigardo al tio, kio estas Zamenhof Tagoj.
2. Mi ŝatas vin – Manu Chao en Esperanto
>> Renkontiĝo
La unua parto de la intervjuo de Ines kun Ela, pola esperantisto kiu estras la Eperantan bibliotekon de la Bjalistoko.
>> Renkontiĝo
Leïla H intervjuis la francan jutubiston Loic Rossi, pli konata sub la pseŭdonimo D-ro Loĉjo.
3. KJARA – Lasu min plukanti (Blua Horizonto)
>> Recepto
Tanneguy vizitis Michael Boris (MoBo) por malkovri la sekretojn de la kukurba rizoto! Kaj kelkajn aliajn italajn specialaĵojn.
4. AMPLIFIKI – Ruĝo kaj blu’ (Tute ne gravas)
>> Agendo
La venontajn eventojn en Tuluzo kaj aliajn lokojn eventaservo.org