Iri rekte al la enhavo
Le Centre culturel espéranto

Le Centre culturel espéranto

bonvenigas vin en Tuluzo

  • Akceptejo
  • Nia asocio
    • Nia asocio
    • Bulteno
    • Volontulado (Tuluzo)
    • Volontulado (Tuluzo+Eŭropo)
  • Kursoj
    • Kursoj kaj staĝoj
    • Semajnfinaj staĝoj en Arrout
  • Aktivadoj
    • Aktivadoj
    • Esperanto-Magazino
    • SEMEO, Esperanto-semajno de Tuluzo
  • Artikoloj
  • Eventoj
  • Libroservo
  • Esperanto
    • Occitan
    • Français

Zamenhof-Tagoj 2020

20/12/2020 LeilaM Blogo

La semajnfinon de la 12a kaj 13a de Decembro, la volontuloj de EKC partoprenis en la bjalistokaj Zamenhof-Tagoj rete.

Por la Esperanto-festo, ni ŝatus organizi ni mem aranĝon en Tuluzo. Sed, ĉar la sanstato decidis alimaniere, ni profitis de nia partnereco kun BES (Bjalistoka Esperanto-Asocio) kaj la ĉeeston de Inès en Pollando por partopreni ilian festadon. La programo estis riĉa, ni ne ĉeestis ĉiujn agadojn sed jen la reagoj pri tio, kion ni partoprenis!

Ines :

Ĉar mi volontulis ĉe BES en Pollando, mi kun-organizis la tradiciajn bjalistokajn Zamenhof-Tagojn. La evento estis plene reta ĉi-jare, sed inter 5 kaj 10 homoj venis en la klubejon en sabato (la plej riĉa tago de la evento) por ĝui la koncertojn kaj prelegojn. Je la 13a, ni iris por meti florojn al la monumento de Zamenhof en Bjalistoko. Kun ni estis la urbestro de Bjalistoko Tadeusz Truskolaski, kiu ricevis la literaturan kajeron.

Mi invitis muzikistojn kaj prelegantojn, kaj organizis testadon de la ilo Zoom kiun ni uzis dum la evento, por certigi ke ĉio enordos dum la evento. Mi ankaŭ kreis kvizon pri lingvoj, kun-organizis retan ekskurson, kaj partoprenis la disdonadon de premioj de nia literatura konkurso.

Ĉu vi maltrafis interesan prelegon dum la Zamenhof-Tagoj? Ne zorgu, ili disponeblas sur jutubo.

Tanneguy :

Por la Zamenhof-Tagoj mi rekte partoprenis prezentante mian civitan servon al ĉirkaŭ kvindek homoj. Ni preparis malgrandan bildaron kun mia kolego Jonathan, kaj detale prezentis al nia publiko, kio estas civita servo kaj kion ni ofertas ĉe la Esperanto-Kultur-Centro. Ni tiam detaligis nian mision, niajn sociajn retojn, atelierojn, standojn kaj aliajn eventojn. Homoj scivolis kaj faris al ni kelkajn demandojn, Ines pasigante parton de sia volontulado ĉe BES en Pollando ankaŭ klarigis kion ŝi faras tie kaj respondis la rilatajn demandojn. Marion povis aldoni iujn detalojn. Mi ĝuis fari tiun prezenton, danke al BES pro tio, ke ĝi trovis al ni tempohoreton.

Leïla M :

Sabate matene, mi precipe ĉeestis la prelegon de Ilona Koutny pri universitata edukado en Esperanto. Ĝi estis tre interesa sed ankaŭ tre riĉa je informoj! Mi tute ne sciis, ke tiom da kursoj estis ofertataj, sed mi suspektis ke profesoroj kaj prelegantoj kiuj elektis ĉi tiun vojon engaĝiĝis kun fervoro. Ekzemple, ĉe UAM, kie Ilona laboras, okazas interlingvistika grado en Esperanto, kie eblas specialiĝi en la tria jaro inter: 1) lingvopedagogio, 2) internacia kaj interkultura komunikado, 3) traduko, literaturo, interlingvistiko, lingvistiko. Ŝi donis al ni la detalojn de tiuj specialaĵoj kaj ankaŭ kelkajn interesajn datumojn. La plej freŝaj, de 2017, montris ke ĉi-jare 20 studentoj partoprenis la programon, kun 11 malsamaj naciecoj inter ili. Jen la 22a jaro, kiam tiu diplomo renoviĝis.

Mi ankaŭ aŭskultis en antaŭ-premiero la anoncon de la jaresperantisto de 2020. Inter la multaj kandidatoj, la bonŝanca, kun 6 voĉoj, estis Fernando Maia Jr. Mi tre malmulte konscias pri la nunaj nomoj de Esperantujo, do tio permesis al mi iri informiĝi. Fernando Maia Jr. estas 37-jara brazila geologo, ekde 2019 vicprezidanto de UEA. En la jaro de la kronvirusa pandemio, li iniciatis kaj realigis retan okazigon de la Universala Kongreso sub la nomo “Virtuala Kongreso de Esperanto”. La reta kongreso okazis kun aliaj Esperanto-aranĝoj kadre de la pli granda MondaFest’, kio ebligis almenaŭ retan partoprenon al pluraj novaj esperantistoj. Halina Gorecka estas en dua pozicio kun 4 voĉoj. Ŝi estas 64-jara rusa komputila inĝeniero, kiu laboris en granda kompanio kaj estas eldonisto de 2009. Inter ŝiaj atingoj, ŝi estis vicprezidanto de Rusa Esperanto-Unio (REU) kaj ĵuriano por la Belarta konkurso de UEA. Oficiala eldonanto de Ruslanda Esperantisto kaj de La Ondo de Esperanto, si eldonis kun la edzo Aleksander Korĵenkov pli ol 70 librojn kun diversaj eldonmarkoj. Impresa virino!

Jonathan :

Mi partoprenis al la Zamenohf-Tagoj dum la 12a de decembro. Hejme, mi ĉeestis en multe da prelegoj temante pri diversaj aferoj. Mi precipe ŝatis la koncerton de Kajto! Mi vere esperas partopreni al tiaj eventoj vizaĝalvizaĝe estontece.

Leïla H :

Sabate la 12an de decembro, dum la Zamenhof-tagoj, estis organizita kvizo pri la lingvoj de la mondo. Mi povis lerni tie tre interesajn aferojn, precipe ke afrikaj lingvoj reprezentas duonon de la lingvoj de la mondo. Mi ankaŭ povis aŭskulti tre belajn muzikojn el la tuta mondo, la celo estis diveni en kiuj lingvoj oni kantis. Ĉio en amikeco. La ideo integri aŭskultadon de muziko en la kvizon plaĉis al mi.
Kutime dum Zamenhof-tagoj oni ekskursas por kune viziti urbeton en Pollando. Kaj malgraŭ la virtuala formato de la ĉi-jara renkontiĝo, BES decidis daŭrigi ĉi tiun tradicion, kaj organizis virtualan Supraśl ekskurson.

Dum ĉi tiu virtuala ekskurso, ni informiĝis pri la historio de Supraśl, sed ni ankaŭ povis vidi partojn de la urbo, precipe la ĉefan placon, sed ankaŭ bildojn de la preĝejoj. Cetere, inter la jaroj 1503 kaj 1511 ortodoksa preĝejo estis konstruita per malgrandaj oranĝaj brikoj en gotika stilo. Poste aldoniĝis freskoj, miksante la okcidentan kaj bizancan stilon.

Carte de Supraśl, Pologne
Print Friendly, PDF & Email

Navigado tra afiŝoj

Antaŭa afiŝo:Kristnaskaj Legendoj 🎄
Sekva afiŝo:Esperanto-Magazino N°227

Soutenez-nous via Hello Asso
Adhérez - Faites un don

L'espéranto ?
Portail régional

Abonu nian novaĵleteron

Fréquence *

Vérifiez votre boite de réception ou votre répertoire d’indésirables pour confirmer votre abonnement.

En la libroservo

  • Hieraŭ - hodiaŭ - morgaŭ Hieraŭ - hodiaŭ - morgaŭ 3,00€
  • La mondo ne havas atendejon La mondo ne havas atendejon 4,00€

Contacts
Centre Culturel Espéranto
Esperanto-Kultur-Centro
MDA, 3 place Guy Hersant
31031 TOULOUSE CEDEX
toulouse@occeo.net

Partenaires

WordPress-etoso: Beetle de ThemeZee.