Gasto: Bruno Flochon, président d’Espéranto France
Kun Marion, Valentin, Valentine, Jack, Leonardo, Jade et Manu.
Esperanto-magazino estas unuhora elsendo pri la internacia lingvo sed ne nur, parte Esperante, parte france (kun muziko, anoncoj, raportaĵoj… ). Vi povas aŭskulti ĝin ĉiulunde vespere de la 20a ĝis la 21a vespere, krom lernejaj ferioj kaj iuj festotagoj, en canalsud.net
Pli da informoj pri la magazino
PROGRAMO :
- JACQUES YVART – Korto Maltese (Invito al vojaĝo)
>> Kio novas?
- Nova numero de la revuo Le Monde de l’espéranto.
- Projekto de video de TEJO pri Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj.
- Forpaso de Montserrat Franquesa i Gódia (Artikolo en la retejo de KEA). Ŝi interalie estis redaktanto de kataluna Esperantisto antaŭ nelonge reaperinta (Artikolo de Libera folio).
2. KAJ TIEL PLU – Kanto pri la defendo de Madrido (Surplacen venu vi)
>> Renkontiĝo 1
Leonardo intervjuis en la franca Bruno Flochon, président d’Espéranto France pri enketo pri fameco de Esperanto
3. INICIALOJ DC – Berlino sen vi (Urbano)
>> Renkontiĝo 2
Valentin intervjuis en esperanto Jade kaj Manu kiu plu volontulas eksterlande respektive en Germanio kaj Nederlando
4. ALE KAJ VOJAĜO -Simplaj vortoj (Tro)
>> Agendo
la venontajn eventojn en Tuluzo kaj aliajn lokojn eventaservo.org
5. SCHODY – Nur Mantelo (Verda Disco)