Iri rekte al la enhavo
Le Centre culturel espéranto

Le Centre culturel espéranto

bonvenigas vin en Tuluzo

  • Akceptejo
  • Nia asocio
    • Nia asocio
    • Bulteno
    • Volontulado (Tuluzo)
    • Volontulado (Tuluzo+Eŭropo)
  • Kursoj
    • Kursoj kaj staĝoj
    • Semajnfinaj staĝoj en Arrout
  • Aktivadoj
    • Aktivadoj
    • Esperanto-Magazino
    • SEMEO, Esperanto-semajno de Tuluzo
  • Artikoloj
  • Eventoj
  • Libroservo
  • Esperanto
    • Occitan
    • Français

Esperanto-Magazino N°226

09/12/2020 LeilaM Blogo, radio-eo

Speciala elsendo pri regionalaj lingvoj!

Diskovru la reunian kaj gvadulepan kreolojn, la asocion Denak Bat kiu progresigas eŭskan kulturon kaj okcitanan legendon.

Kun Marion, Leïla H, Tanneguy, Ĝonatan kaj Leïla M.

Elŝuti la elsendon

Esperanto-magazino estas unuhora elsendo pri la internacia lingvo sed ne nur, parte Esperante, parte france (kun muziko, anoncoj, raportaĵoj… ). Vi povas aŭskulti ĝin preskaŭ ĉiulunde vespere de la 20a ĝis la 21a vespere, krom lernejaj ferioj kaj iuj festotagoj, en canalsud.net

Pli da informoj pri la magazino

PROGRAMO :

  1. SEN ARTISTO – L’armata di l’ombra – korsika revolucia kanto

>> Kio novas? 

  • Leĝo-projekto kontraŭ glotofobio (-> ekstra artikolo)
  • Ekmontriĝado de la dokumentarfilmon “Occitan, Gardarem la lenga”
  • Elekto de esperantista urbestro en Dublino

2. NADAU – Un trin que s’en va de Pau (Pengabelot) – gaskona/okcitana grupo

>> Renkontiĝo

Tanneguy intervjuis Didier, membro de la eŭska-kultur-asocio de Tuluzo, Denak Bat

3. VIRY FIRMIN – Café grillé (Ti Mardé) – reunia artisto

>> Renkontiĝoj

Leïla H intervjuis ŝia patro pri kreolo de La Reunio, kaj Ĝonatan intervjuis lia patrino pri kreolo de Gvadelupo.

4. DANYEL WARO – La mauvaise réputation (Brassens, échos du monde) – reludversio de reunia kantisto

>> Recepto

Tagrecepto : la kolbaso–rugajo! Kiel diris la patro de Leïla H en lia intervjuo, en Reunio la rugajo estas la saŭco kiu estas portita kun la kario, sed en Francio oni nur konas la rugajo kiel pladon! Jen la recepto kiun Leïla M manĝas hejme kun sia familio:

Por 4 personoj :

  • Listo de ingrediencoj
    • 6 fumaĵitaj kolbasoj
    • 4 malgrandaj cepoj (aŭ 2 dikaj)
    • 75 cl da tomatsaŭco
    • 2 senŝeligitaj tomatoj
    • 1 duon-zingibro
    • 1 aŭ 2 kapsiketoj (hakitaj, aŭ pulvore)
    • spicoj laŭ via gusto : kurkumo, safrano…
    • olivoleo
  1. En kaserolo (se eblas gisfera), brunigu la cepojn tranĉitajn en lamenoj kun la olivoleo.
  2. Tranĉu la kolbasojn en pecoj de ĉirkaŭ 5cm. Kuiru ilin kun la cepoj.
  3. Senŝeligu la zingibron, maldike haku ĝin kaj dispremu ĝin per pistilo, se eblas, alie, simple per la plato de tranĉila klingo. Rezervu.
  4. Kiam la kolbasoj estas kuiritaj, aldonu la senŝeligitajn tomatojn, la tomatsaŭcon, la kapsiketon kaj la spicojn.
  5. Lasu stufi dum almenaŭ unu horo. Forigu la kovrilon de tempo al tempo por elverŝi la troan akvon.
  6. Fine de la kuirado aldonu la zingibron. Tiel ĝi konservos sian tutan guston!
  7. Gustumu kun taja rizo kiel akompano.

5. HUNTZA – Aldapan gora (Ertzetatik) – eŭska grupo

>> Legado

Okcitana legendo de la Lunfiŝistoj aŭ Pescalunes de Lunel, en l’Hérault.

6. NÂTAH BIG BAND – Barh en Turki (Drioma) – bretona grupo de ĵazo

>> Agendo

la venontajn eventojn en Tuluzo kaj aliajn lokojn eventaservo.org

Print Friendly, PDF & Email

Navigado tra afiŝoj

Antaŭa afiŝo:Esperanto-Sumoo
Sekva afiŝo:Art-ikolo : La stranga incidento de la najbara hundo dumnokte

Soutenez-nous via Hello Asso
Adhérez - Faites un don

L'espéranto ?
Portail régional

Abonu nian novaĵleteron

Fréquence *

Vérifiez votre boite de réception ou votre répertoire d’indésirables pour confirmer votre abonnement.

En la libroservo

  • Presenting Esperanto Presenting Esperanto 3,00€
  • Vojaĝo al disiĝo Vojaĝo al disiĝo 4,20€

Contacts
Centre Culturel Espéranto
Esperanto-Kultur-Centro
MDA, 3 place Guy Hersant
31031 TOULOUSE CEDEX
toulouse@occeo.net

Partenaires

WordPress-etoso: Beetle de ThemeZee.