Sabate, la 22an de Junio okazos unu el la lastaj monataj BEMI ekskursoj de EKC, ĝi sekvas la Sudkanalon “Canal du Midi”, kiu estas UNESKO-heredaĵo kaj tre biciklebla itinero. La kanalo estas kiel la ligo inter mediteranea kaj atlantika Francio kaj havas grandan kulturan signifon. Ni biciklos de Tuluzo ĝis Avignonet kaj iom pli por atingi lagon por bani kaj poste prenos trajnon en Avignonet. Ĉiu bonvenas partopreni al tiu oportuno bicikli kun EKC.
Trovu la itineron ĉi-tie