
Venu partopreni la tradician katalunan rostadon por frandi la bongustajn “calçots“, junajn mildajn cepojn ! Ilin akompanos ĝuinda saŭco (kies sekreton konas katalunoj) kaj rostita pano frotŝmirita de tomato… Oni jam antaŭsalivumas!
La manĝon sekvos prjekciado de la filmo “Ruinoj ne timigas nin” kun Esperantlingvaj subtitoloj, kies temo estas rifuĝintoj en Grekujo.
Se vi deziras alporti ion dispartigendan por trinki aŭ manĝi, ni petas vin atenti porti nenion kiu entenas glutenon (manĝaĵoj entenante tritikon, sekalon aŭ hordeon). Fakte la loĝejo estante senkontamina areo por la homoj kiuj suferas pro celiakio, ni lasos la ejon samstatan kiel ni trovis ĝin antaŭ nia veno.
- 🗣️ Lingvo : Esperanto
- 🗓️ Kiam : 17h – 21h
- 📍 Kie : En Ramonville (por pliaj informoj, bonvolu voki je 06 26 23 82 95)
- 🎟️ Nombro da lokoj : Bedaŭrinde, pro la limigita akceptokapablo de la loko kaj por la organizado de la manĝoj, ni povos akcepti nur la asocianojn kaj la partoprenantojn en la Erasmus+projekto pri rifuĝintoj.