La 28-an de majo sur ĉefa placo de Tuluzo okazos jam la 30-a Lingvoforumo (Forom des langues du monde). Dum la granda evento estos prezentataj pli ol 120 lingvoj en pli ol 100 standoj. Ne mankos debatoj kaj enkondukoj al lingvoj.
La tutan tagon ĉeestos ankaŭ EKC, kun informstando, ekspozicio de esperantaj libroj, KD-oj kaj ludoj… (Por helpi ĉe la stando = marku tie vian disponeblon)