
Koncerto de Zhou Mack
Zhou-Mack Mafuila prezentos al ni sian afrikan regeon el lia albumo « Originoj »…
Li anstataŭigos Jonny M kiu devis rezigni pro sanproblemo kaj dank’ al Zhou-Mack ni sukcesis konservi la koncertan regean vesperon en la platŝipo Didascalie..
Venu multnombraj por spekti kaj danci kun Zhou-Mack merkrede 20a je la 20a h en Ramonville St-Agne Port Sud en la platŝipo Didascalie …
https://youtu.be/qEjIYxCzZcA?feature=shared
Okaze de SEMEO (la semajno de esperanto en Tuluzo), koncerto de Zhou Mack, fermos la eventon. Do se vi volas diri dankon al li aŭ ion ajn alian, ĝuu kun ni, la 20-an de marto je la 20h sur la platŝipo “Didascalie“*. La enirprezo estos libera por permesi la partoprenon de ĉiuj, sed vidi la asocion droni sur tia bela barĝo estus bedaŭrinda. Do pensu alporti iom da mono (aŭ pli): skatolo estos prezentata ĉe la enirejo.
*Savada veŝto ne deviga
Akiru enirbileton alklakante jenan butonon :