
Partoprenu kun ni en Discord por diskuti pri viaj legadoj por la Esperanto SUMOO!
Rendevuo la 14an de marto inter la 18a kaj la 19a UTC+1 en la salono #sumoejo por prezenti la libron kiun vi legos, viajn celojn kaj renkonti aliajn partoprenantojn.
La renkontiĝo okazos sur nia Discord-a servilo, la “Esperanto-Domo”. Jen la ligilo: [Esperanto-Domo]
KIEL UZI DISCORD
Por partopreni la manĝoklaĉon, necesus interreto, do smarta poŝtelefono aŭ komputilo. Kamerao estas preferata, sed ne necesa.
Por tiuj kiuj ne spertas pri la teknika flanko, ni preparis manlibron pri kiel uzi Discord, kiu troviĝas ĉi-tie (nur en la franca – kontaktu nin se vi bezonus esperantan version): [manlibro].