Renkontiĝo de la projekto PEPINO en Tuluzo

Renkontiĝo de la projekto PEPINO en Tuluzo

When

13/01/2023 - 16/01/2023    
Toute la journée

Event Type

Nia asocio partoprenas en nova Erasmus+ projekto kiu nomiĝas PEPINO (Plilertigu Edukistojn Pri INkluzivecO). Temas pri kunlabora projekto inter EKC, Universala Esperanto-Asocio, Bjalistoka Esperanto-Societo en Pollando, kaj Itala Asocio de Blindaj Esperantistoj. Ni laboros pri inkluziveco de blinduloj kaj aliaj homoj dum eventoj. La unua renkontiĝo okazos en Tuluzo la semajnfino de 14-15a de Januaro.
Rendevuoj malfermitaj al ĉiuj:
Sabaton, 16:00 Vizito de la muzeo de Saint-Raymond (€5 aŭ senpaga por studentoj, handikapuloj, RSA-havantoj, ktp)
Sabaton 17:00 Renkontiĝo en Kafejo “L’Escabel”, 36 Rue Adolphe-Felix Gatien-Arnoult
Sabaton 19:00 Manĝo je la restoracio “Pastel et Sarrasin” – necesas anonci sin por rezervi, kontaktu Simon.e antaŭ la 18-a vendrede
Dimanĉon 20:00 luda/trinkomanĝa nokteto ĉe Simon.e en Ramonville
Pli da informo kaj aliĝo, @madcuh Telegrame aŭ mariashiggins@outlook.com retmesaĝe

 

Print Friendly, PDF & Email

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.