
Somero jam alvenis, kaj venis la tempo malstreĉiĝi. Fronte al la maro, en la koro de la montaro aŭ simple sur la sofo, kial ne komenci per bona libro?
Marde la 6-an de Julio, EKC invitas vin (re)malkovri sian bibliotekon kaj pruntepreni unu (aŭ pli) libro(j)n, kiu(j) povas helpi vin fuĝi dum la tuta somero. Ankaŭ estos okazo babili Esperante, ĉe la Maison de Quartier de Rangueil en Tuluzo.
Kelkaj libroj de la libroservo ankaŭ vendiĝos, antaŭ ol liberigi iujn bretojn por novaj mendoj.
Neesperantistoj kompreneble estas bonvenaj se ili volas lerni pri la internacia lingvo kaj pri nia asocio!