SES 2019 okazos en la historia slovaka urbo Nitra, situanta 90 km for de la slovaka ĉefurbo Bratislavo.
La programo konsistos el kelkaj partoj:
- Antaŭtagmeze: instruado pri Esperanto, kurso pri literaturo;
- Posttagmeze: ekskursoj, prelegoj, manlaboroj, sportoj, laborgrupoj ktp.;
- Vespere: nacia kaj internacia vesperoj, koncertoj, diskoteko…
Esperanto-instruadon gvidos spertaj Esperanto-instruistoj en 6 grupoj, laŭ la lingvo-nivelo.
Somera Esperanto-Programado
Ĉi-jare okazos paralele kun instruado la unua “kodummaratono” (hackathon) en Esperantujo, Somera Esperanto-Programado (SEP). Pli da informoj troveblas en la retejo de SEP.