Tra la Mondo kun… Unika

Tra la Mondo kun... Unika

When

14/01/2022    
12:00 - 13:00

Event Type

“Tra la mondo kun …”  estas projekto kiu celas intervjui esperantistojn el la tuta mondo. Ni volas ekkoni la laboron de Esperantistoj el la 5 kontinentoj, ilian vidpunkton pri Esperanto, la situacion en iliaj landoj kaj ilian agadon.

Por tiu tria elsendo, nia gasto estos JUNG Yuro (“Unika”). Unika venas de Sud-Koreio, plurjare loĝis en Japanio kaj nun loĝas en Hispanio.

Ŝi plurjare agadis en Koreio, Japanio, TEJO kaj ILEI. Ekde la jaro 2017, ŝi aldone ekstudis Esperantologion kaj interlingvistikon en UAM (Universitato de Adam Mickiewicz). Ŝi nuntempe ĉefe okupiĝas pri kunlaborado tra kaj per Esperanto en sia universitata entrepreno Civiencia. Ankaŭ aktivas en IKEF (Internacia Komerca kaj Ekonomia Federacio) kaj Sevilla E-movado.

Tiu evento estos okazo pridiskuti ŝiajn ampleksajn spertojn, loke kaj tutmonde, kaj ŝian entreprenemon kaj vizion pri Esperanto.

Ni parolos pri ĉi tiuj temoj kaj aliaj vendredon la 14-an de januaro 2022 de 12:00 ĝis 13:00 (UTC+ 1, franca horo), t. e. 11:00 ĝis 12:00 (UTC).

La evento okazos per Zoom:

Kunsida identigilo: 945 7065 5845
Kunsida pasvorto: 901332

https://univ-tlse2.zoom.us/j/94570655845?pwd=NVR3eWoraG8rTGEyM3YyVDdOMjhjdz09

Print Friendly, PDF & Email

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.