Mardon la 17an de Januaro, ni organizis filmvesperon nome diskutrondon + kinosesion.
Komence ni renkontiĝis en la kvartaldomo de Rangueil por diskuti pri kino, filmoj, kiujn ni ŝatas (aŭ ne). Antaŭ ol foriri al la kinejo, ni organizis mallongan kvizon pri la filmo, kiun ni elektis “Caravage“.
Poste, kun kelkaj esperantistoj el EKC, ni iris spekti la filmon en la kinejo Pathé Wilson, urbocentre. La filmo, reĝisorita de Michele Placido, enkondukis nin en la vivon de tiu itala pentristo, akuzita pri murdo en 1606 en Romo, fuĝanta por sia vivo al la urbo Napolo. Ĉi tiu filmo ebligis al ni lerni pli pri tiu artisto, kiun iuj el ni konis tro malmulte. Krom pasi bonan momenton kune, ni ŝatis ĉi tiun filmon unuanime!
La vikipedio-artikolo Caravaggio