Iri rekte al la enhavo
Le Centre culturel espéranto

Le Centre culturel espéranto

bonvenigas vin en Tuluzo

  • Akceptejo
  • Nia asocio
    • Nia asocio
    • Bulteno
    • Volontulado (Tuluzo)
    • Volontulado (Tuluzo+Eŭropo)
  • Kursoj
    • Kursoj kaj staĝoj
    • Semajnfinaj staĝoj en Arrout
  • Aktivadoj
    • Aktivadoj
    • Esperanto-Magazino
    • SEMEO, Esperanto-semajno de Tuluzo
  • Artikoloj
  • Eventoj
  • Libroservo
  • Esperanto
    • Occitan
    • Français

Hispana kongreso en Ĉeste

10/09/2024 agloforto Blogo
82a hispana kongreso

De la 5a ĝis la 8a de septembro 2024 okazis la 82a Hispana Kongreso de Esperanto. La kongresejo estis la rimarkebla Labora Universitato de Ĉeste proksime de Valencio. Tiu universitato etendiĝas en vasta arboza tereno kie dise staras betonaj konstruaĵoj de avangarda arkitekturo el la jaroj 60aj. Planita por kvin mil studentoj, ĝi nun akceptas nur kelkcent da ili, kaj pluraj konstruaĵoj estas nun nealireblaj ĉar estas risko ke ili disfalos.

Trapaso estas malpermesata pro danĝero
La “Paraninfo” nealirebla
Kvindekjara betono ekruiniĝas
Al kio utilas tiuj du kolumnoj ?

Dise en la tereno videblas precipe betonaj artaĵoj.

Homaro ?
La drako
Sunhorloĝo
Memorigilo pri 50-jariĝo
Pacokolombo

Jose Morell Roser, la urbestro kaj pluraj stabanoj de la urbestraro partoprenis festparoladojn en la Universitato kaj en la urbodomo. Unu stabanino estas Esperantisto kaj prezidis la festovesperon en la urbodomo. Alia stabanino kuraĝe legis sian longan paroladon en Esperanto kiun ŝi laŭ propra diro ne plene regas. Ankaŭ la urbestro eldiris lastan frazon en Esperanto. Tonjo del Bario provizis tradukon de ĉiuj paroladoj de la kastilia al Esperanto aŭ inverse.

Inter la festparolintaj Esperantistoj menciindaj estis Duncan Charters, nuna prezidanto de UEA, Ángel Arquillos, prezidanto de HEF kaj la prezidantoj de Valencia kaj Ĉesta kluboj.

Tradiicaj dancoj antaŭ la urbodomo prezentitaj al la gekongresanoj

Estis tiam emfazita ke Ĉeste havas longan kaj elstaran rilaton al Esperanto. En la komenco de la 20-a jarcento, ĝi havis tre altan proporcion de esperantistoj, danke ĉefe al la klopodoj de la aktivulo Francisco Máñez Sánchez. Dum la 1920-aj jaroj ĝi iĝis la centro en la valencia regiono de la gastigado de aŭstraj infanoj post la milito.

En la 1970-aj jaroj alia aktivulo, Enrique Arnau konservis la entuziasmon en la urbo. Ambaŭ, Máñez kaj Arnau, havas stratojn en Ĉeste, dediĉitajn al ilia memoro kaj esperanta aktivado. Se oni aldonas la straton Doktoro Zamenhof, ĝi estas unu el la urboj kun plej multe da ZEOj en la mondo.
Ekzistas plu aktiva Esperanto-klubo en la urbo, nomata Lum-Radio.

Jose Morell Roser, urbestero de Ĉeste kaj Duncan Charters dum solena inaŭguro …
… kaj en akcepto en la urbodomo
Kahelo videbla sur domoj en Ĉeste
La flago de la klubo “Lumradio” de Ĉeste

Dum la kongreso abundis la prelegoj. Ĉiuhore okazis samtempe tri prelegoj en tri diversaj lokoj. Pluraj nuntempaj lingvo-instruistoj de diversaj universitatoj kaj altlernejoj prelegis enkadre de la AMO-seminario (Aktivula Maturigo): Duncan Charters, Dennis Keefe, Ruben Fernández, Ana Manero, Amri Wandel, Viko Manzano, Iván Garcia, Toni Espinosa, Laura Brazzabeni, Alfred Ramón. El Ukrainio Niko Volosin prezentis karikaturojn kaj Euheno Kovtonjuk prelegis pri Eroŝenko, ukraina blinda esperantisto-verkisto kaj pri la nuna situacio en Ukrainio.

Antoni Badia kaj Pedro M. Martín amuzis la ĉeestantoj per magiaj ludoj. Santiago Cerveró i Caballero prezentis filmojn en kiu Esperanto aperas. Ismael Ejarque prelegis pri heredado de kancero.

Rimarkinda estis la prelego de Gabriela Manzano, 9-jara, pri malrespektemo al infanoj. Gabriela starigis tiajn demandojn : “Kial plenkreskuloj tuŝas la kapon, vangon, nazon, orelon de infanoj dum infanoj ne faras tion al plenkreskuloj ?” kiun neniu en la publiko respondis.

Amri Wandel laŭ Niko Volosin
Duncan Charters
Gabriela Manzano
Tonio del Barrio prezentante “Volontuloj kun okulvitroj” kiu kunigas eseojn verkitajn de Jef Last, nederlandano kaj Nordahl Grieg, norvego pri la hispana enlanda milito, kaj kiun li editoris.

En tiu hispana kongreso partoprenis multaj nehispanoj el pli ol dudek landoj: Portugalio, Katalunio, Okcitanio, Francio, Italio, Kroatio, Slovenio, Svisio, Aŭstrio, Germanio, Belgio, Britio, Svedio, Litovio, Bulgario, Rumanio, Ukrainio, Usono, Kubo, Ĉinio, Japanio

La Ŝaknovelon laŭ Stefan Zweig prezentis Arno, sabate je la 23a horo kiam la kongresanoj fine revenis de la vespermanĝo. Neniu spektanto konsentis partopreni babiladon post la prezento ĉar ĉiuj estis jam tro lacaj.

Print Friendly, PDF & Email
ĄMO-seminarioHispaniokongreso

Navigado tra afiŝoj

Antaŭa afiŝo:Vizito al Andreo Andrio
Sekva afiŝo:Isaac, unu el la novaj volontuloj, sin prezentas

Soutenez-nous via Hello Asso
Adhérez - Faites un don

L'espéranto ?
Portail régional

Abonu nian novaĵleteron

Fréquence *

Vérifiez votre boite de réception ou votre répertoire d’indésirables pour confirmer votre abonnement.

En la libroservo

  • Sen familio Sen familio 18,00€
  • La libro de la mil kaj unu noktoj (vol. 3) La libro de la mil kaj unu noktoj (vol. 3) 29,00€

Contacts
Centre Culturel Espéranto
Esperanto-Kultur-Centro
MDA, 3 place Guy Hersant
31031 TOULOUSE CEDEX
toulouse@occeo.net

Partenaires

WordPress-etoso: Beetle de ThemeZee.