Iri rekte al la enhavo
Le Centre culturel espéranto

Le Centre culturel espéranto

bonvenigas vin en Tuluzo

  • Akceptejo
  • Nia asocio
    • Nia asocio
    • Bulteno
    • Volontulado (Tuluzo)
    • Volontulado (Tuluzo+Eŭropo)
  • Kursoj
    • Kursoj kaj staĝoj
    • Semajnfinaj staĝoj en Arrout
  • Aktivadoj
    • Aktivadoj
    • Esperanto-Magazino
    • SEMEO, Esperanto-semajno de Tuluzo
  • Artikoloj
  • Eventoj
  • Libroservo
  • Esperanto
    • Occitan
    • Français

IJF 2023 en Kalabrujo

13/04/2023 Constance Blogo

La Internacia Junulara Festivalo (IJF) estas organizita de la junulara esperanto-asocio de Italujo jam de pluraj jaroj.

Nur kelkaj tagoj post mia alveno en Torino, unu el la organizantoj de tiu festivalo anoncis al mi ke mi estus bonvena partopreni la festivalon ĉar estis sufice da lokoj en la gastejo.

La tago poste, mi prenis nokto-trajnon kiun iris tra Italujo ĝis Kalabrujo.

La gastejo situis inter Gioia Tauro kaj Palmi ĉe marbordo.

Surloke, mi simpatisis grupojn de junulojsn el Litovio kaj revidis homojn, kiujn mi jam renkontis kelkajn monatojn antaŭe. Ni multe babilis Esperanton kune. Miaopinie, ĝi estas la plej bona maniero progresi sen konscii pri tio.

Dum tiu festivalo, mi partoprenis ekskurzon en Reggio Calabria, kiu estas la plej granda urbo de Kalabrujo eĉ se ne estas la ĉef-urbo de tiu regiono. Ni vizitis la antikvan muzeon de Reggio Calabria, promenis tra la urbo, kie estas granda komerca strato. Ni promenis ankaŭ laŭ la maro. Tiu promenadejo aspektis kiel la marbordon en Nico.

Por la tagmanĝo, ni haltis en taverno kiu proponis multajn pladojn el diversaj partoj de Italujo sed ĉefe el Kalabrujo. Post la tagmanĝo, ni estis poste bonŝanĉaj gustumi glaciaĵojn el unu el la plej bongusta glaciaĵejo de Italujo.

Kompreneble okazis ankaŭ trinkomanĝonokto, internacia vespero, dum kiu oni konatigis al ni tradiciajn litovajn dancojn, kaj itala vespero dum ni faris kvizon pri Italujo.

En la gastejo, la ĉambroj estis tre vastaj kaj la ĉambro en kiu ni prenis ĉiujn nian manĝojn estis ornamita en tre eleganta maniero. Ĝis ŝajnis kiel luksa restoracio en la 1950aj jaroj.

La lastan tagon, kiam ĉiuj jam estis foririntaj, ni iris ekskursi en Scylla. De ĉi-tiu urbo, ni povis ĝui bonegan panoraman vidon de la Tirena Maro. Ni ĉirkaŭiris ĉi-tiun ĉarman italan urbeton ĉe la marbordo, tre kviete en la ekstersezono kaj ankaŭ ĉar tiutage estis iom malvarme!

Mi ankaŭ partoprenis Esperanto-kurson por subteni litovajn komencantojn. Mi aŭskultis prezentadon pri la venonta IJK kiu okazos en ĉemaran urbon feriejon inter Venecio kaj Triesto.

Kompreneble, mi profitis la okazaĵon, kiel membro de la organiza teamo por memorigi partoprenantojn pri UK kiu okazos en Torino kaj mi anoncis ke multaj el ili estas atenditaj.

Mi partoprenis mojosan trezorĉason organizita de la litovoj, unu el la plej amuza parto de ĉi-tiu renkontiĝo.

Iun post-taggmezon, la urbestro vizitis nian gastejon kaj ni klarigis al li la celojn de tiu-ĉi renkontiĝo kaj ni trinkis ŝampanjon kaj manĝis kelkajn dolĉaĵojn kun li.

Mi ĉeestis la ĉiujaran estraran kunsidon de IEJ kaj havis la privilegion povi voĉdoni por la elekto de la nova estraro.

Mi havis belegan sperton dum tiu renkontiĝo! Dankon al IEJ kiu donis al mi la ŝancon partopreni ĉi-tiun restadon en grandioza regiono kaj samtempe eblon progresi en Esperanto.

Print Friendly, PDF & Email
volontuloj-rakontas

Navigado tra afiŝoj

Antaŭa afiŝo:SEMEO 2023
Sekva afiŝo:Semajno en Bretonio

Soutenez-nous via Hello Asso
Adhérez - Faites un don

L'espéranto ?
Portail régional

Abonu nian novaĵleteron

Fréquence *

Vérifiez votre boite de réception ou votre répertoire d’indésirables pour confirmer votre abonnement.

En la libroservo

  • Kiel fidela hundo Kiel fidela hundo 3,00€
  • Poŝatlaso de la mondo Poŝatlaso de la mondo 6,00€

Contacts
Centre Culturel Espéranto
Esperanto-Kultur-Centro
MDA, 3 place Guy Hersant
31031 TOULOUSE CEDEX
toulouse@occeo.net

Partenaires

WordPress-etoso: Beetle de ThemeZee.