Iri rekte al la enhavo
Le Centre culturel espéranto

Le Centre culturel espéranto

bonvenigas vin en Tuluzo

  • Akceptejo
  • Nia asocio
    • Nia asocio
    • Bulteno
    • Volontulado (Tuluzo)
    • Volontulado (Tuluzo+Eŭropo)
  • Kursoj
    • Kursoj kaj staĝoj
    • Semajnfinaj staĝoj en Arrout
  • Aktivadoj
    • Aktivadoj
    • Esperanto-Magazino
    • SEMEO, Esperanto-semajno de Tuluzo
  • Artikoloj
  • Eventoj
  • Libroservo
  • Esperanto
    • Occitan
    • Français

IJF danke al Erasmus+

30/04/2024 Emma Villemin Blogo
Photo de groupe prise pendant IJF
Panneau de Serrada

De la 27-a de marto ĝis la 2-a de aprilo, okazis IJF (Internacia Junulara Festivalo) en Serrada di Folgaria, en Italio, organizita de IEJ. Ĝi okazis en granda domo en la montaro. Sed ni devis atendi la lastan tagon por vidi la pejzaĝo ĉar la nuboj ankaŭ partoprenis la eventon. La membroj de EKC iris al IJF danke al la programo Erasmus+, kiu pagis la kotizon de la evento kaj la vojaĝon. Dankegon Erasmus+ !!!

Dum la evento, ni povis komenci la tagon per esperanta kurso, kiu estis farita de Yentl kaj Frico. Ni plibonigis nian esperanton dum la kurso farante ludojn kaj trezorserĉon en ĉiuj niveloj de la domo. Poste, estis la itala kurso de MoBo por malkovri la bazojn de la lingvo.

Vue sur les montagnes depuis Serrada

Por la membraroj de TEJO, okazis dum la tuta semajno seminario pri la elmigrado. Ni ne povis partopreni sed estis prelego pri ilia laboro.

Dum IJF, okazis du ekskursoj. La unua estis al Rovereto por viziti la domon de futurisma arto Depero kaj la muzeon de Moderna kaj Nuntempa arto. La etoso en la muzeoj estis stranga, danke al la artaĵoj. La dua ekskurso estis al Trento. Ni vizitis la belegan kastelon Buonconsiglio kaj malkovris ties historiajn objektojn kaj malnovajn artaĵojn. Poste, ni vizitis la urbon kaj la ejon de la esperanta asocio de Trento. Ni recevis librojn por lerni esperanton en la itala.

Photo d'œuvres du musée futuriste

Okazis multe da prelegoj dum la kongreso, precipe pri la festivalo Roskilde, kiu okazos en Danio de la 29-a de junio ĝis la 7-a de julio kaj pri la organizo de JES en Belgio de la 26-a de decembro ĝis la 2-a de januaro. Ni ankaŭ malkovris la aventurojn kiuj okazis dum la BEMI ekskurso de Svislando ĝis Italio. Kaj prezento pri la tradicioj en Litovio.

Photo du château de Trento

Ni vidis la teatraĵon la ŝaknovelo de Stefan Zweig, tradukis kaj interpretis Arno.

Se vi kutimas pri esperantaj eventoj, vi scias ke dum vespere okazis diskejo, kie la partoprenantoj dancas ĝis malfrue en la nokto. Dum IJF krom ĉi tiu trejnado, ni havis kolombian dancan kurson por plibonigi niajn danckapablojn.

Photo de Trento prise depuis le château

La trejnado daŭris dum la internacia vespero, dum la kurso de Inès, kiu dancigis ĉiujn esperantistojn. Dum ĉi tiu vespero, homoj kantis kaj recitis poemojn kiel ekzemple Etienne, kiu legis la poemon Libereco de Paul Eluard, kiun li tradukis.

Dum la evento, ni malkovris novajn homojn kaj praktikis la internacian lingvon. Ni revenas kun multaj memoraĵoj en la kapo kaj ni estas senpaciencaj iri al la venonta esperanta evento !

Photo de groupe devant le musée d'art moderne
Print Friendly, PDF & Email

Navigado tra afiŝoj

Antaŭa afiŝo:Esperanto-Magazino n°350
Sekva afiŝo:Emma, unu el la novaj volontuloj prezentas sin

Soutenez-nous via Hello Asso
Adhérez - Faites un don

L'espéranto ?
Portail régional

Abonu nian novaĵleteron

Fréquence *

Vérifiez votre boite de réception ou votre répertoire d’indésirables pour confirmer votre abonnement.

En la libroservo

  • Invito al ĉielo Invito al ĉielo 6,00€
  • Sur insulo malproksima Sur insulo malproksima 3,90€

Contacts
Centre Culturel Espéranto
Esperanto-Kultur-Centro
MDA, 3 place Guy Hersant
31031 TOULOUSE CEDEX
toulouse@occeo.net

Partenaires

WordPress-etoso: Beetle de ThemeZee.