“FESTO estis mia dua kongreso. Estis interesa renkontiĝo. Muzikoj, ludoj, bieroj, afablaj homoj. Iomete pli facile ol en mia unua renkontiĝo en Reus. Mi estas komencanto. Kiam ne estas tro lauxta muziko, estas tre bona loko por paroli!”
“Kion diri pri FESTO 2010? Estis mojosa etoso, kun specialaj sed tamen bonaj vivkondiĉoj. Kiam mi unue vidis kiel ni vivos, mi estis surprizita. Sed tre rapide, kielĉiuj la aliaj, mi alkutimigxis kaj simple ĝuis la renkontiĝon. Dankon alĉiuj pro la laboro kaj pro tiu ege bona semajno!”
“FESTO, kiu okazis apud Tuluzo kie mi loĝas, estis mia unua renkontiĝo. Kaj mi vere ĝuis ĝin! Mi estis la respondeculo pri la bicikloj. Estis iomete streĉa afero, sed finfine mi retrovisĉiujn biciklojn! Mi amikiĝis kun multaj homoj el diversaj landoj, multe amuziĝis, kaj nun Esperanto-renkontiĝoj estas drogo, mi jam aliĝis al JES en Germanio!”