Vendrede vespere, dek tri personoj manĝis ĉe Annie kaj Daniel. La Rusoj volis gustumi francajn vinojn (ankaŭ la “pastison”) kaj fromaĝojn.
Sabate matenon,ĉiu familio rendevuis en la bazaro de Lavaur. La esperantistoj rigardis kun intereso la diversajn proponitajn komercaĵojn. Post kelkaj aĉetaĵoj, ni vizitis la urbon (katedralon, malnovan kvartalon…) Posttagmeze, la Rusoj preparis tipajn rusajn manĝaĵojn, aliaj masaĝis visaĝojn per silkaj penikoj. Vespere, ni renkontiĝisĉe Francis kaj Brigitte okaze de granda stangrostita ŝafaĵo. La cirko “Pistil” prezentis belegan spektaklon. Tre bona etoso: muziko, rusaj dancoj, interrenkontiĝo…
Dimanĉe, niĉiuj vizitis “Sidobron”. Ni piediris tra la famaj granitaj ŝtonegoj. Ni piknikis apud bela lago kaj poste vizitis la “ŝtonegan riveron”. Lena, Dimitri kaj Ĵenja lasis nin en Mazamet por petveturi ĝis Moskvo! Ili alvenis tien kvin tagojn poste. Dimanĉon vespere, la temperaturo estis tre varma (38 gradoj!). Ni banis nin kune en la lago de “La Cougotte” antaŭ ol manĝiĉe Joëlle kaj Georges.
Lunde, la svedo kaj la lasta rusino fortrajnis. Restis nur Fabien, kiu devigis nin progresi esperante.Tre riĉiga sperto, nepre refarenda
La esperanto-grupo de Lavaur