La Junulara E-Semajno (“Eŭropa Junulara Semajno”) ofte mallongigita kiel JES, estas ĉiujara unusemajna Eŭropa Esperanto-renkontiĝo organizita ĉirkaŭ la Nova Jaro.
La unua JES okazis en Zakopane, Pollando, por la transiro de 2009 ĝis 2010. La dua eldono en Burg, proksime al Cottbus en Germanio en 2010/2011, la tria en Gdańsk en Pollando en 2011/2012 kaj ĉi-jare jes okazis interrete pro sanitaraj kondiĉoj.
Mariana Evlogieva:
“Mi sentis min je 30 jaroj pli juna. 😉 Antaŭ precize 30 jaroj mi transpaŝis la tiaman TEJO-aĝon. Mi ĝojis vidi, ke ankaŭ la nunaj gejunuloj scipovas kaj laboregi, kaj amuziĝi.”
Sasha Murr:
“Mi tre feliĉas ke JES okazis kvankam ke virtuale, mi feliĉis simple babili kun homoj kaj ludi homlupon 🙂 Grandan dankon al organizantoj!”
Mickaël Boris :
“Kiam antaŭ kelkaj monatoj estis anoncita reta JES, mi bedaŭre surpriziĝis! Mi someroptimisme kredis je kontraŭvirusa venko kaj antaŭĝojis la tradician kunan novjarfestadon en Esperantujo. La organizantoj tamen pravis frue decidi aranĝi retan JESon kaj mi pensas ke ili tre bone laboris por tio; ili meritas dankegon ĉar la evento estis bone organizata kaj videblis granda zorgo kaj atento pri ties bona disvolviĝo. Certe mankis al mi eksterreta JES: surprizaj renkontoj de nova brila samideano kaj ĉarma retrovo de malnova amiko, korpulsado je renkonto de nova amo aŭ miksitaj sentoj je revido de iama, intensa laboro por la diversaj movadaj kunsidoj kaj programeroj kaj tranvkila promenado tra la neĝo, noktaj babiladoj kun teo je kandellumo en gufujo kaj laŭtaj vodkaj tostadoj en trinkejoj… jes, ĉio tio vere mankis! Eĉ liverante trejnadon, vere mankis al mi ĉeesta interago kun la partoprenantoj… Mi tamen ĝojas ke malgraŭ la kronviruso, ni sukcesis renkontiĝi (eĉ se rete), mi ĝojas je la amikoj kiujn mi revidis, je la ludaj momentoj, je la interesaj programeroj; estis alie sed mi ĝojis partopreni kaj ĉefe ke ĉi-jare JES estis pli alirebla al tiuj kiuj ne havas la privilegion loĝi en Eŭropo kaj ĉi tie libere moviĝi.”
Leila Huin:
“Je la komenco de mia civita servo, kiam ni devis labori rete, JES estis kiel elirejo, la unua evento, en kiu ni povus partopreni fizike kaj ne rete. Kiam fine virtuala JES estis anoncita, mi estis seniluziigita, sed mi decidis partopreni ĉiuokaze! Kaj kia surprizo, ĝi diferenciĝis de aliaj eventoj, kiujn mi partoprenis. Ne estis nur konferencoj, aŭ koncertoj, estis atelieroj, kunvenaj tempoj, ludoj.
Mi ĝojis partopreni al JES. Dankon al la organizantoj.”