Iri rekte al la enhavo
Le Centre culturel espéranto

Le Centre culturel espéranto

bonvenigas vin en Tuluzo

  • Akceptejo
  • Nia asocio
    • Nia asocio
    • Bulteno
    • Volontulado (Tuluzo)
    • Volontulado (Tuluzo+Eŭropo)
  • Kursoj
    • Kursoj kaj staĝoj
    • Semajnfinaj staĝoj en Arrout
  • Aktivadoj
    • Aktivadoj
    • Esperanto-Magazino
    • SEMEO, Esperanto-semajno de Tuluzo
  • Artikoloj
  • Eventoj
  • Libroservo
  • Esperanto
    • Occitan
    • Français

Nova Erasmus+-projekto pri volontulado.

14/01/2021 marion Blogo

En 2021 kaj 2022, nia Esperanto-Kultur-Centro kunordigos junularan partneran projekton kadre de la programo Erasmus+. Ĝia titolo estos “Volontulado kaj asocia daŭripov-evoluo”. Ĝi akompanos nian asocian evoluigon kaj ebligos la interŝanĝon de bonaj praktikoj kun niaj partneroj. 

Ĉi tiu projekto aparte plibonigos nian akcepton de CivitServaj volontuloj. Fakte laŭ nia strategia plano, nia asocio akceptos ekde 2021 du teamojn je 4 volontuloj kaj 7 el tiuj 8 volontulos kelkajn monatojn ĉe alilanda partnero kaj la oka venos de neeŭropa lando kaj restos jaron en Tuluzo. 

Ni traktos diversajn aspektojn, ekzemple rekrutigo, lingvakompanado, tutorado, akcepto de handikapaj volontuloj, postvolontulado… 

Cetere la projetko traktos ankaŭ aliajn volontulajn kadrojn kiel la Eŭropaj Solidaraj Korpusoj kaj la malpli formalaj engaĝiĝformoj cele al ĉia plibonigo, ankaŭ de niaj organizoj kiuj ofte estas volontulbazitaj. 

Ankaŭ celatas la plibonigo de niaj kunlaboraj praktikoj kun partneroj kiuj jam spertas pri volontulakceptado aŭ asocia evoluigo, la disvolvigo de novaj disponigindaj iloj, la konceptigo de novaj komunaj projektoj kaj la instigo al aliaj (esperantaj aŭ ne) asocioj ekakcepti volontulojn.

Niaj partneroj estos:
– Kosmo Strategio kiu kunverkis la projekton (Britujo)
– Bunta Esperanto-asocio (Italujo)
– ICH Herzberg-am-Harz (Germanujo)
– Bjalistoka Esperanto-Societo (Polujo)
– TEJO (Nederlando).

3 el tiuj partneroj jam akceptis niajn volontulojn kelkajn monatojn aŭ akceptos ekde septembro. Ni ankaŭ invitos iuprojektetape E@I-n (Slovakujo), GEJ-n kaj la Esperanto-Stacion (Germanujo)

Praktike ĉi tiu projekto konsistos el retkunsidoj, laborgrupoj kaj renkontiĝoj organizotaj en la partneraj landoj kie partoprenos po kelkaj reprezentantoj. Laŭ la pandemievoluo la projekta kalendaro riskas ŝanĝiĝi sed certe unu renkontiĝo okazos en Tuluzo. 

EKC kunordigos la projekton, kio postulos nemalmulte da laboro kaj responsoj, tamen la sperto de nia KA1 projekto (kiu ricevis la markon je “Bona praktiko”), la partneroj kiujn ni bone konas (ni jam laboris kune kadre de aliaj projektoj Erasmus+) kaj buĝeto je 59000€ devus helpi nin plenumi nian rolon fidoplene

Print Friendly, PDF & Email
Erasmus+volontulado

Navigado tra afiŝoj

Antaŭa afiŝo:Art-ikolo: Arkitekturo laŭ Beksiński
Sekva afiŝo:Junulara-E-Semajno

Soutenez-nous via Hello Asso
Adhérez - Faites un don

L'espéranto ?
Portail régional

Abonu nian novaĵleteron

Fréquence *

Vérifiez votre boite de réception ou votre répertoire d’indésirables pour confirmer votre abonnement.

En la libroservo

  • La inĝenia kavaliro Don Kiĥoto el Manĉo (Don Quijote) La inĝenia kavaliro Don Kiĥoto el Manĉo (Don Quijote)
  • Komedioj Komedioj 3,00€

Contacts
Centre Culturel Espéranto
Esperanto-Kultur-Centro
MDA, 3 place Guy Hersant
31031 TOULOUSE CEDEX
toulouse@occeo.net

Partenaires

WordPress-etoso: Beetle de ThemeZee.