Iri rekte al la enhavo
Le Centre culturel espéranto

Le Centre culturel espéranto

bonvenigas vin en Tuluzo

  • Akceptejo
  • Nia asocio
    • Nia asocio
    • Bulteno
    • Volontulado (Tuluzo)
    • Volontulado (Tuluzo+Eŭropo)
  • Kursoj
    • Kursoj kaj staĝoj
    • Semajnfinaj staĝoj en Arrout
  • Aktivadoj
    • Aktivadoj
    • Esperanto-Magazino
    • SEMEO, Esperanto-semajno de Tuluzo
  • Artikoloj
  • Eventoj
  • Libroservo
  • Esperanto
    • Occitan
    • Français

KEKSO 2022

16/12/2022 Daniela Blogo

De la 22-a ĝis la 23-a de Oktobro okazis en la germana urbeto Kirkel Esperanto-renkontiĝo KEKSO (Kreema Esperanto-KurSO), organizita de la Germana Esperantista Junularo (GEJ). Lulu kaj Luka partoprenis en ĝi !

Precipe niaj 2 membroj rakontas pri sia sperto en la trejnado dediĉita al sociaj retoj

“Mi estas Lulu el Francio, kaj mi partoprenis KEKSOn 2022! Ĝi estis en la germana urbeto Kirkel, ne tro for de Saarbrücken.

Kun pli-malpli 30 aliaj junaj homoj el multaj landoj, ni pasigis du tagojn kune! 

Mi partoprenis en ateliero pri sociaj retoj, dank’ al la programo de EKC kiu financis la kostojn. La trejnado okupis duonon de la tempo.

La du gvidantoj prezentis al ni la malsimilajn sociajn retejojn, kiaj estas iliaj vizitantoj kaj kiel uzi ilin. Precipe, ni lernis kiel krei “reels” (filmetetoj) en Instagramo. Tiuj atelieroj vere kuraĝigis min krei enhavon. Mi nun kreas memeojn, kaj havas projekton por fari multe pli ol nur memeojn. (rapida varbado: sekvu @mojosatestudo sur Instagramo!)

Ni lernis ankaŭ kiujn ilojn uzi por esti pli efika, kiel planilojn aŭ ilojn por krei belajn afiŝojn, ktp. 

Mi ŝatintus denove partopreni similan kurson, kun eble pli da realaj ekzercoj. Mi ŝatus havi konsilojn pri miaj projektoj, kaj diskuti kun iu kiu jam havas sperton pri kreado de enhavo. Eble, tiu povus esti farita de sukcesaj jutubistoj aŭ instagramistoj kiuj zorgas pri konto ne ligita kun iu asocio?

Mi multe ĝuis tiun renkontiĝon, plena je diverseco kaj utilaj kursoj. Ĝis la venonta KEKSO!”

“Mi estas Luka, franca aktivulo kiu nun loĝas en Aǔstrio.

Mi povis partopreni je KEKSO dank’ al la subteno de EKC kaj Erasmus+, kaj dume mi ĉeestis interesan trejnadon pri sociaj retoj. Ni lernis kaj teoriajn aferojn pri la diversaj merkatikaj etapoj por konvinki homojn, kaj praktikajn, pri kiel fari videetojn aǔ afiŝojn facile, kaj kiel krei reklamojn per fejsbuko.

Dum la resto de la tempo mi ĝuis la tre agrablan etoson de la evento. Ni povis promenadi, ludi tablotenison. Mi ankaǔ ludis muzikon, je frapkesto unue, kaj poste mi provludis manpaton (Handpano) originalan muzikinstrumenton kunportitan de Lulu.

Entute mi tre ĝojas ke mi partoprenis, kaj pro la trejnado kaj pro la ĉirkaǔaj aferoj, kaj esperas ke tiaj oportunoj denove prezentiĝos!”

Print Friendly, PDF & Email
Erasmus+GermanioKA1KEKSO

Navigado tra afiŝoj

Antaŭa afiŝo:Esperanto-Magazino n°306
Sekva afiŝo:Volontulo en Pollando

Soutenez-nous via Hello Asso
Adhérez - Faites un don

L'espéranto ?
Portail régional

Abonu nian novaĵleteron

Fréquence *

Vérifiez votre boite de réception ou votre répertoire d’indésirables pour confirmer votre abonnement.

En la libroservo

  • Informado praktike Informado praktike 11,70€
  • Elementaj principoj de milita propagando Elementaj principoj de milita propagando 12,00€

Contacts
Centre Culturel Espéranto
Esperanto-Kultur-Centro
MDA, 3 place Guy Hersant
31031 TOULOUSE CEDEX
toulouse@occeo.net

Partenaires

WordPress-etoso: Beetle de ThemeZee.