Iri rekte al la enhavo
Le Centre culturel espéranto

Le Centre culturel espéranto

bonvenigas vin en Tuluzo

  • Akceptejo
  • Nia asocio
    • Nia asocio
    • Bulteno
    • Volontulado (Tuluzo)
    • Volontulado (Tuluzo+Eŭropo)
  • Kursoj
    • Kursoj kaj staĝoj
    • Semajnfinaj staĝoj en Arrout
  • Aktivadoj
    • Aktivadoj
    • Esperanto-Magazino
    • SEMEO, Esperanto-semajno de Tuluzo
  • Artikoloj
  • Eventoj
  • Libroservo
  • Esperanto
    • Occitan
    • Français

KEKSO 2023 en Hamburgo

20/11/2023 Amouret Blogo
La partoprenenantoj de KEKSO 2023 en Hamburgo
foto : @Amélie MEYNIER

De la 10-an ĝis la 12-an de novembro 2023 en Germanio okazis la 32-a KEKSO kaj danke al Erasmus+, pluraj membroj de la Esperanto Kultura Centro de Tuluzo  povis partopreni al la evento. Jen prezentado de nia lingv-restado!

KEKSO kio estas ?
Kreema Esperanto Kurso, estas evento kreita de junaj  esperantistoj kiuj deziras lerni kaj babili Esperanton kune. Tiu akronimo “KEKSO” (biskvito en la franca) reprezentas la ĉefan tradicion de tiu renkontiĝo: ĉiuj gepartoprenantoj alportas siajn plej ŝatatajn keksojn aŭ fruktojn por kundividi.

En la malfono : teo kaj franca korokekso ; en la fono : la monto de delico alportita de la partoprenantoj
foto : @Jonathan SCHNEIDER

KEKSO 2023

La evento estis organizita de la Germana Esperanto-Junularo (GEJ) en la urbo Hamburgo, norde de la lando. Ĉi tiun jaron, 13 membroj de la asocio partoprenis : Héloïse, Jonathan, Ameli, Valentin, Lea, Loup, Michael-Boris, Marion, Lucas, Jeanne, Shai, Nicolas kaj Ariane. 

EKC en la trajno al KEKSO !
foto : @Jonathan SCHNEIDER

La programo estis riĉa je distro kaj lernado

Laŭ sia nivelo en Esperanto, partoprenantoj povis elekti inter la du aktivaĵoj:

– Lingvokursoj instruataj de Jeanne kaj Viktoria, celantaj pli al gekomencantoj

Ludema ateliero dum la kurso de esperanto
Foto : @Jonathan SCHNEIDER

-por la pli spertaj, formado pri kreado de sekuraj spacoj ĉe internaciaj eventoj por junularo, gvidata per Michael-Boris.

Dum la trejnado
foto : @Jonathan SCHNEIDER

Sabate posttagmeze, post bona laboro, ni renkontiĝis kun membroj de la Esperanta asocio de Hamburgo! Tio estis ŝanco pasigi agrablan momenton kun la lokaj esperantistoj kaj interŝanĝi kun ili.
Surloke, Valentin povis prelegi pri la Evento de la Eŭropa Junularo okazinta ĉi-jare en Strasburgo, sekvita de kvizo pri la Eŭropa Unio kaj ronda diskuto.

Valentin en la fino de sia prelego
foto : @Jonathan SCHNEIDER

Post la vespermanĝo, ni havis du eblojn: resti trankvile en nia gastigejo kun libera programo aŭ vojaĝi tra la trinkejoj en la animata kvartalo de Hamburgo, gvidita de Rene, unu el la lokaj partoprenantoj!

La grupo en la koro de la hamburga nokto !
foto : @Jonathan SCHNEIDER

Finfine, dimanĉe postagmeze, post la oficiala fino de la evento, ni vizitis la urbcentron de Hamburgo, pasante tra la emblemaj kaj historiaj lokoj, ankoraŭ gvidita de Rene.

Malgraŭ la abundaj peripetioj dum nia reveno ni reiris pli esperantistoj ol iam ajn! Tiu renkontiĝo ebligas por ĉiu praktiki la lingvon kaj precipe progresadi ĉe la kontakto de aliaj junuloj. Ni esperas ke tiu artikolo emigas vin partopreni la venontan eldonon!

En trinkejo de Hamburgo
foto : @Jonathan SCHNEIDER
Print Friendly, PDF & Email

Navigado tra afiŝoj

Antaŭa afiŝo:Esperanto-Magazino n°333
Sekva afiŝo:Esperanto-Magazino n°334

Soutenez-nous via Hello Asso
Adhérez - Faites un don

L'espéranto ?
Portail régional

Abonu nian novaĵleteron

Fréquence *

Vérifiez votre boite de réception ou votre répertoire d’indésirables pour confirmer votre abonnement.

En la libroservo

  • Diskurso pri la metodo Diskurso pri la metodo 3,00€
  • Ni ĉiuj estas malsamaj Ni ĉiuj estas malsamaj 6,90€

Contacts
Centre Culturel Espéranto
Esperanto-Kultur-Centro
MDA, 3 place Guy Hersant
31031 TOULOUSE CEDEX
toulouse@occeo.net

Partenaires

WordPress-etoso: Beetle de ThemeZee.