Danke al pli bona sana situacio en Eŭropo en Oktobro, ambaŭ Valentin kaj mi havis la okazon iri al Danio por partopreni en KKPS – la Klaĉ-Kunveno Post-Somera – en Ry, Danio. Okazis samtempe trejnado pri homaj rajtoj (ALT_HRE: Alternativa Aliro al Edukado pri Homaj Rajtoj) financita de Konsilio de Eŭropo.
Por mi, KKPS estis mia unua esperanta renkontiĝo – ĉefe la unua fojo kiam mi renkontis esperantistojn ekster Tuluzo – kaj mi sentis min ege kontenta kunhavi komunan lingvon kun homoj el la tuta mondo. Ne nur la lingvo plaĉis al mi, sed la etoso, kaj la homoj kiu kunportis kaj kreis ĝin. Je la alventago, estis mirinde aŭdi la voĉojn de diversajn esperantistojn el diversaj landoj kaj ĉarme paroli al ili dum la vespermanĝo.
Tamen, necesis ke la homoj kiu venis por la trejnado alvenu pli frue, do ni ankoraŭ havis pli da homoj por renkonti! Pri la trejnado, mi trovis ĝin riĉa kaj helpa, kaj lernis multe pri kiel alirebligi aferojn kaj kiel ni strebas plibonigi la rilatojn inter popoloj kaj iliaj landoj. La trejnado ankaŭ montris al mi ke esperanto kapablas paroli pri tiaj subjektoj, kaj meritas seĝon je la tablo pri la diskuto de homoj rajtoj, kaj eĉ povas plibonigi interhomajn rilatojn (kiel?). Ni havis kelkajn grupajn ekzercojn pri homoj rajtoj. Ni reĝistris erojn de la deklaracio de homoj rajtoj en esperanto. Estis ankaŭ ekzerco kie ni estis eksterlandanoj kiuj alvenis al fremda lando (kies lingvon ni ne povis paroli) kaŭze de milito, kaj bezonis kompletigi formularon por eneri la landon. La celo de tiu ĉi estis montri la kialon por lingvoj rajtoj, kaj kiom grava ĝi estas por homoj alirebli gravajn dokumentojn en ilia lingvo.
Post du tagoj da trejnado la aliaj KKPS-anoj alvenis, kaj tiam komencis KKPS! La tagoj estis plenaj kun agadoj, kiel komunaj tabulludvesperoj kaj Jeopardy-nokto (ludo kie teamoj recevas respondojn kaj devas diveni la demandon) kaj eĉ tablotenisa turniro. Estis ankaŭ prezentoj de KKPS-anoj – ĉu pri teknologio aŭ nova esperanta aplikaĵo. Ni ankaŭ ne povas forgesi pri la snobrød, tradicia dana rostpano kuirita super festofajron, kaj Haloveno, kiam ni ĉiuj surhavis kostumon, kaj dancis kune en granda rondo je esperanta muziko, visaĝoj plenaj je ŝminkoj kaj ridetoj.
Ni ankaŭ havis la ŝancon vidi la danan kamparon kaj lerni pri ĝia historio, specife la bunkroj de la dua mondmilito spuroj de la epoko. Estis aliaj bunkroj disĵetitaj ĉie en la kamparo, kovritaj de folioj – ni eĉ prenis foton antaŭ unu!
Por konkludi la renkontiĝon, ni havis – kompreneble – la internacian vesperon kiam ni povis gustumi diversajn dolĉaĵojn de Danio, vinon de francio, vodkon de Pollando, kaj fromaĝon de Nederlando!