Iri rekte al la enhavo
Le Centre culturel espéranto

Le Centre culturel espéranto

bonvenigas vin en Tuluzo

  • Akceptejo
  • Nia asocio
    • Nia asocio
    • Bulteno
    • Volontulado (Tuluzo)
    • Volontulado (Tuluzo+Eŭropo)
  • Kursoj
    • Kursoj kaj staĝoj
    • Semajnfinaj staĝoj en Arrout
  • Aktivadoj
    • Aktivadoj
    • Esperanto-Magazino
    • SEMEO, Esperanto-semajno de Tuluzo
  • Artikoloj
  • Eventoj
  • Libroservo
  • Esperanto
    • Occitan
    • Français

Kreu vian mondon… kaj lernu Esperanton!

02/09/2015 Antoine Blogo

Por la venonta staĝo en Arrout, ni ekhavis ideon: proponi al vi “ĝeneralan simuladon” aŭ rolludon. Klarigas Nicolas, kiu gvidos tiun novtipan kurson.

Kio estas?

Ĝenerala simulado konsistas el krei universon kun nerealaj identecoj. En tiu aranĝo, okazas diversaj interagoj kaj situacioj kiuj ebligas uzi lingvon. Sur la malsamaj eventoj baziĝas nia komunikado. La preparado devigas nin labori kaj verki esperante.

Ekzemple :

Ni imagas domegon kie ni estas loĝantoj, tio estas la loko.

Kie precize ni loĝas, kiuj ni estas: ni konstruas nian rolulon.

Ni fiksas dekoron: kiaj estas la strato, la domego, la apartementoj.

Ni skribas regularon, anoncojn, afiŝojn…

Etoso: ni verkas pri familiaj rilatoj enĉiu domo, rilatoj inter najbaroj, renkontoj en la ŝtuparo.

Eventoj, okazaĵoj: kunveno inter la loĝantaro, brulego, inundo.

Aliaj ideoj: iu povas esti brokantisto, alia policano, aliaj geamantoj, ni povas imagi bruojn, odorojn, invitojn, kio estas la keloj, problemojn pri muziko…

Ĉu vi estas interesataj? Nepre informu nin por konstrui kune nian teatraĵon kaj lerni esperanton alimaniere.

Print Friendly, PDF & Email

Navigado tra afiŝoj

Antaŭa afiŝo:Charlotte se présente
Sekva afiŝo:L’esperanto en Roumanie.

Soutenez-nous via Hello Asso
Adhérez - Faites un don

L'espéranto ?
Portail régional

Abonu nian novaĵleteron

Fréquence *

Vérifiez votre boite de réception ou votre répertoire d’indésirables pour confirmer votre abonnement.

En la libroservo

  • Plena ilustrita vola peg'! Plena ilustrita vola peg'! 2,00€
  • Flugoranĝo rakontas Flugoranĝo rakontas 12,00€

Contacts
Centre Culturel Espéranto
Esperanto-Kultur-Centro
MDA, 3 place Guy Hersant
31031 TOULOUSE CEDEX
toulouse@occeo.net

Partenaires

WordPress-etoso: Beetle de ThemeZee.