Por la venonta staĝo en Arrout, ni ekhavis ideon: proponi al vi “ĝeneralan simuladon” aŭ rolludon. Klarigas Nicolas, kiu gvidos tiun novtipan kurson.
Kio estas?
Ĝenerala simulado konsistas el krei universon kun nerealaj identecoj. En tiu aranĝo, okazas diversaj interagoj kaj situacioj kiuj ebligas uzi lingvon. Sur la malsamaj eventoj baziĝas nia komunikado. La preparado devigas nin labori kaj verki esperante.
Ekzemple :
Ni imagas domegon kie ni estas loĝantoj, tio estas la loko.
Kie precize ni loĝas, kiuj ni estas: ni konstruas nian rolulon.
Ni fiksas dekoron: kiaj estas la strato, la domego, la apartementoj.
Ni skribas regularon, anoncojn, afiŝojn…
Etoso: ni verkas pri familiaj rilatoj enĉiu domo, rilatoj inter najbaroj, renkontoj en la ŝtuparo.
Eventoj, okazaĵoj: kunveno inter la loĝantaro, brulego, inundo.
Aliaj ideoj: iu povas esti brokantisto, alia policano, aliaj geamantoj, ni povas imagi bruojn, odorojn, invitojn, kio estas la keloj, problemojn pri muziko…
Ĉu vi estas interesataj? Nepre informu nin por konstrui kune nian teatraĵon kaj lerni esperanton alimaniere.