Iri rekte al la enhavo
Le Centre culturel espéranto

Le Centre culturel espéranto

bonvenigas vin en Tuluzo

  • Akceptejo
  • Nia asocio
    • Nia asocio
    • Bulteno
    • Volontulado (Tuluzo)
    • Volontulado (Tuluzo+Eŭropo)
  • Kursoj
    • Kursoj kaj staĝoj
    • Semajnfinaj staĝoj en Arrout
  • Aktivadoj
    • Aktivadoj
    • Esperanto-Magazino
    • SEMEO, Esperanto-semajno de Tuluzo
  • Artikoloj
  • Eventoj
  • Libroservo
  • Esperanto
    • Occitan
    • Français

La Junulara Esperanto Semajno

07/01/2020 Anne Blogo
L’attribut alt de cette image est vide, son nom de fichier est 81135064_10221175321998760_6931881790437064704_o-1000x501.jpg.

Danke al la programo Erasmus +, kaj al nia projekto “KA1”, ni vojaĝis ĝis JES, la Junulara Esperanto Semajno, de la 26a de decembro ĝis la 3a de januaro. Ses tuluzanoj partoprenis, tute aŭ parte, la semajnon! Eĉ se ni venis de la sama urbo, ni ne havis la samajn objektojn: JoMo koncertis kadre de unu el la vesperfestoj, Michaël Boris kaj Christophe partoprenis “La trejnadon por trejnistoj”, kaj ni, Ugo, Simon.e kaj Anne (kiun rakontantas), iris tien por trejniĝi kaj realporti materialon al Tuluzo. Ni ĉiuj ankaŭ havis la okazon disvolvigi niajn kompetencojn lingvajn, pedagogiajn aŭ orgaznizajn, kiuj estas ofte tre utilaj por trejnistoj.

Post kelkaj ŝanĝoj pro la trejna striko , por tiuj kiuj foriris el Francio, ni alvenis al Prague. La posta tago, frue matene, ni prenis buson, kiu veturis nin ĝis Kudowa-Zdroj, unu el la urboj de kie foriris la buseto, kiu nin veturis ĝis – finfine – la JESejo.

L’attribut alt de cette image est vide, son nom de fichier est paint-1000x677.jpg.
La sanbanejoj de Kudowa-Zdroj

La loĝlokoj estis en du malsamaj lokoj: la ĉefparto estis en dometoj, kaj la cetero en hotelo. Ni do komencis la semajnon per renkontiĝo kun niaj genajbaroj kaj niaj gekunloĝantoj, kiuj venis de ĉiuj anguloj de la mondo!

Multaj diverstipaj aktivadoj estis proponitaj. Ni havis la elekton inter lingvo-kursoj, ekskursoj en la ĉirkaŭaj urboj aŭ en la nacia parko en kiu ni estis.

Ni spektis multajn prelegojn, pri medio kaj klimatiŝanĝiĝo, la estonteco de Esperanto, la literaturo, aŭ ankaŭ meditacio.

Multaj kunsidoj ankaŭ okazis dum la semajno, organizitaj de TEJO kaj de la Germana Esperanto-Asocio.

Ankaŭ estis proponitaj multaj trejnadoj, pri instruado kaj kiel sinteni, bone konduti la unua kurson, kiel reagi al eraroj, aŭ ankaŭ pri kiel mastrumi streson. Finfine, ĉiuj tagoj finiĝis kun vesperfestoj ĉiaj: kvizoj, silenta diskejo, aŭ koncerto ekzemple. Evidente, dum la semajno, estis la Silvestra Balo, la nokto de la nova jaro. Ni bonetose festis ĝin, plurfoje pro la plurnacieco de la festantaro. Bedaŭrinde, ni retrokalkulis por ĉiu nova jaro de ĉiu lando de la mondo, ĉar ni volis dece daŭrigi la semajnon, kaj pro tio devis dormi.

Post tiu semajno plena je renkontoj, malkovroj, kaj lernoj, ni reiris al Prague, antaŭ ol foriri al Tuluzo. Persone, mi ŝategis tiun semajnon, markita de neĝbulaj bataletoj kaj ekridegoj!

Getuluzanoj kaj brazilanoj dank’al Esperanto kunigitaj!

Photo: Ivo Miesen

Print Friendly, PDF & Email

Navigado tra afiŝoj

Antaŭa afiŝo:Pri Extinction Rebellion {XR} kaj la Ribelo Internacia de Oktobro {RIO}
Sekva afiŝo:Esperanto-magazino N°201

Soutenez-nous via Hello Asso
Adhérez - Faites un don

L'espéranto ?
Portail régional

Abonu nian novaĵleteron

Fréquence *

Vérifiez votre boite de réception ou votre répertoire d’indésirables pour confirmer votre abonnement.

En la libroservo

  • Katarismo kaj naskiĝo de inkvizicio Katarismo kaj naskiĝo de inkvizicio 5,00€
  • La fotoalbumo fermiĝas La fotoalbumo fermiĝas 6,60€

Contacts
Centre Culturel Espéranto
Esperanto-Kultur-Centro
MDA, 3 place Guy Hersant
31031 TOULOUSE CEDEX
toulouse@occeo.net

Partenaires

WordPress-etoso: Beetle de ThemeZee.