Iri rekte al la enhavo
Le Centre culturel espéranto

Le Centre culturel espéranto

bonvenigas vin en Tuluzo

  • Akceptejo
  • Nia asocio
    • Nia asocio
    • Bulteno
    • Volontulado (Tuluzo)
    • Volontulado (Tuluzo+Eŭropo)
  • Kursoj
    • Kursoj kaj staĝoj
    • Semajnfinaj staĝoj en Arrout
  • Aktivadoj
    • Aktivadoj
    • Esperanto-Magazino
    • SEMEO, Esperanto-semajno de Tuluzo
  • Artikoloj
  • Eventoj
  • Libroservo
  • Esperanto
    • Occitan
    • Français

La TTT2 trejnado, kia ĝi estis?

03/07/2021 Ines Blogo
arrout

Fine de junio (de la 18a ĝis la 28a de junio) okazis la TTT2, Trejnado por Trejnistoj en Tuluzo. Ĝi estas projekto subvenciita de Eŭropa Unio kadre de Erasmus+, celante la trejnadon de novaj trejnistoj kaj plibonigon de la kapabloj de la nunaj. La partneroj estas Kosmo Strategio (Britujo), Dana Esperanto-Asocio (Danio), Esperanto-Kultur-Centro de Tuluzo (Francujo), Bunta Esperanto-Asocio (Italujo) kaj Bjalistoka Esperanto-Societo (Polujo). 

Dank’ al la projekto iĝis sep partoprenantoj agnoskitaj trejnistoj, inkluzive kvar novaj TEJO-trejnistoj. La cetero de la partoprenantoj jam partoprenis la programon en 2017, kaj ĝuis la okazon por pliboniĝi. 

Dum naŭ tagoj transdonis al ni la kvar TEJO-trejnistoj siajn sciojn kaj ilojn pri la profesio de trejnisto, miksante teorion kaj praktikon. Jen ekzemploj da temoj kiujn ni vidis: prezenti antaŭ publiko, lernostiloj, lernoceloj, tempoplano, tipoj da aktivaĵoj, posttrejnaj taskoj, ktp.

Nina, el Polujo, kaj David, el Katalunio, laboras kune.

Tiel ni akiris la bazajn kompetencojn ebligante al ni liveri mem nian unuan trejnadon! Mi fieras pri mia unua sperto kiel trejnisto. Duope aŭ triope, ni preparis 2 horan trejnadon kiun sekvis la aliaj partoprenantoj. Dum la preparado helpis nin la spertaj trejnistoj, respondante al niaj demandoj, gvidante nian laboron. Poste ili detale retrokuplis kaj takte indikis al ni kio estis bona, kaj ne nur kion plibonigi sed ankaŭ kiel. 

Leon kaj Francesco, trejnistoj dum la trejnado.

Kiam ni ne estis laborantaj, ni kune manĝis en la domo kie ni loĝis dum unu semajno. La volontuloj de EKC kuiris por ni nekredeble bonajn pladojn!! Ni ankaŭ kelkfoje manĝis en restoracioj, por malkovrigi la lokan kuirarton. 

La volontuloj de EKC (Manu, Lucas, Jeanne kaj Jade) kiu multe kuiris kaj helpis dum la trejnado.

Aldone estis organizita vizito de Tuluzo gvidata de JoMo. Bedaŭrinde pluvis dum ĝi, sed tio ankaŭ estas tuluza sperto: neatendita pluvo post suna tago! 😉

Manu provis ion kontraŭ la pluvo

La du lastaj tagoj ni estis en ĉarma gastejo en Arrout, por la kutima staĝo de EKC. Tie ni promenis en la Pireneoj, spiris puran aeron kaj vizitis la lokan preĝejeton. Lucas ekbruligis fajron la unuan vesperon, kaj ni kune festis en bela etoso la duan.

Sabi, Inès kaj Leon en Arrout

Mi ĝojas pri mia partopreno al la trejnado, fieras pri mia fariĝo kiel trejnisto kaj pretas plu lerni kaj trejni! 

Print Friendly, PDF & Email
evento

Navigado tra afiŝoj

Antaŭa afiŝo:La Polyglot Gathering de EKC!
Sekva afiŝo:TEJO en Tuluzo

Soutenez-nous via Hello Asso
Adhérez - Faites un don

L'espéranto ?
Portail régional

Abonu nian novaĵleteron

Fréquence *

Vérifiez votre boite de réception ou votre répertoire d’indésirables pour confirmer votre abonnement.

En la libroservo

  • Ne ekzistas verdaj steloj Ne ekzistas verdaj steloj 13,00€ Original price was: 13,00€.12,00€Current price is: 12,00€.
  • Malkovru Esperanton Malkovru Esperanton 1,50€

Contacts
Centre Culturel Espéranto
Esperanto-Kultur-Centro
MDA, 3 place Guy Hersant
31031 TOULOUSE CEDEX
toulouse@occeo.net

Partenaires

WordPress-etoso: Beetle de ThemeZee.