Iri rekte al la enhavo
Le Centre culturel espéranto

Le Centre culturel espéranto

bonvenigas vin en Tuluzo

  • Akceptejo
  • Nia asocio
    • Nia asocio
    • Bulteno
    • Volontulado (Tuluzo)
    • Volontulado (Tuluzo+Eŭropo)
  • Kursoj
    • Kursoj kaj staĝoj
    • Semajnfinaj staĝoj en Arrout
  • Aktivadoj
    • Aktivadoj
    • Esperanto-Magazino
    • SEMEO, Esperanto-semajno de Tuluzo
  • Artikoloj
  • Eventoj
  • Libroservo
  • Esperanto
    • Occitan
    • Français

Leila kaj Ines en la IJK 2020

23/08/2020 Ines Blogo

IJK (Internacia Junulara Kongreso) estas evento organizita de TEJO (Tutmonda Esperantista JunularaOrganizo) ĉiujare de 1938, krom inter 1940 kaj 1946 pro la dua mondmilito. Ĉi jare, pro la kronviruso, IJK okazis tutmonde ĉar okazis rete je la 10a de julio ĝis la 18a!

Dum la evento, ni intervjuis Markon, kiu estas organizanto de IJK 2020. Retrovu la intervjuon en Esperanto-Magazino N°215.

Dum la IJK 2020 okazis multe : 

  • Ni lernis pri diversaj temoj de spertuloj kaj amatoroj el Esperantujo dum multaj prelegoj.
  • Estis pluraj programeroj por renkonti kaj konatiĝi kun homoj. La organiza teamo gvidis grandan interkonan programon komence de la kongreso. Ankaŭ estis novula programo por novuloj ĉe Esperanto-renkontiĝoj. Oni povis babili kun homoj en la Gufujo kaj en la Trinkejo.
  • Traviva Minecraft-servilo estis speciale kreita por la kongreso.
  • Venis pluraj konataj jutubistoj al la kongreso: unika momento por vidi ilin babili unu kun la alia kaj starigi al ili demandojn!
  • Estis kelkaj ludoj kiel viglaj kvizoj en la programo. Jen ŝanco por testi sian konon, konkursi kun (novaj) amikoj aŭ simple amuziĝi.
  • Estis multaj programeroj, dum kiuj oni povis diskuti kun aliaj pri specifa temo en granda vidbabilejo.

Kelkaj retaj koncertoj de konataj artistoj okazis: La koncertoj estis video-elsendoj de duonhoro ĝis unu horo. Intervjuanto starigis kelkajn demandojn pri la muziko inter la kantoj, kaj ankaŭ demandojn proponitajn de spektantoj! 

La organizantoj faris videon kun la belaj momentoj en IJK rete!

La 77-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) de TEJO okazos en 2021 en Kievo, Ukrainujo. Ni malpaciencas ! 

Print Friendly, PDF & Email
eventoj

Navigado tra afiŝoj

Antaŭa afiŝo:Somera Esperanto Studado
Sekva afiŝo:Esperanto-Magazino N°217

Soutenez-nous via Hello Asso
Adhérez - Faites un don

L'espéranto ?
Portail régional

Abonu nian novaĵleteron

Fréquence *

Vérifiez votre boite de réception ou votre répertoire d’indésirables pour confirmer votre abonnement.

En la libroservo

  • L'Homme qui a defié Babel, Ludwik Lejzer Zamenhof L'Homme qui a defié Babel, Ludwik Lejzer Zamenhof 30,00€
  • Katarismo kaj naskiĝo de inkvizicio Katarismo kaj naskiĝo de inkvizicio 5,00€

Contacts
Centre Culturel Espéranto
Esperanto-Kultur-Centro
MDA, 3 place Guy Hersant
31031 TOULOUSE CEDEX
toulouse@occeo.net

Partenaires

WordPress-etoso: Beetle de ThemeZee.