Iri rekte al la enhavo
Le Centre culturel espéranto

Le Centre culturel espéranto

bonvenigas vin en Tuluzo

  • Akceptejo
  • Nia asocio
    • Nia asocio
    • Bulteno
    • Volontulado (Tuluzo)
    • Volontulado (Tuluzo+Eŭropo)
  • Kursoj
    • Kursoj kaj staĝoj
    • Semajnfinaj staĝoj en Arrout
  • Aktivadoj
    • Aktivadoj
    • Esperanto-Magazino
    • SEMEO, Esperanto-semajno de Tuluzo
  • Artikoloj
  • Eventoj
  • Libroservo
  • Esperanto
    • Occitan
    • Français

Ludoj en esperanto

26/03/2009 marion Blogo

Ĵaŭdon la 19an de marto 2009 kunvenis ses esperantistoj en le “Bâton à Palabres” alidirite la Domo de la Parolo. Tie okazasĉiumonate diskutoj en la angla aŭ la itala lingvo. Unuan fojon en januaro 2009 ekestis luda vespero en esperanto, en kiu partoprenis 15 esperantistoj, kiuj ludis samtempeĉirkaŭ tri aŭ kvar tabloj.

En la dua tua renkontiĝo (marto 2009) ludis nur ses geamikoj: René kaj Hélène, geestroj de la trinkejo “Le bâtonà Palabres”, Severin kaj Marion de EKC, Liliane kaj Jacques, membroj de la fervojista asocio. Marion kunportis en sia tornistro ses ludojn. Unue ni ludis triope:ĉirkaŭ unu tablo “tabuon”,ĉe alia tablo “New Amigos”. Poste,ĉiuj kune ronde ludis “Tik, tak, boum” en ridiga etoso. Jen priskriboj de la tri ludoj: En unu ludanto elprenas karton kaj legas ĝin kaŝe. Supre estas vorto, kiun li provos divenigi al aliaj ludantoj. Sube estas kvar vortojn, kiujn li ne rajtas uzi dum sia parolado. Ekz : HUNDO/besto, animalo, kato, boji “New Amigos” oni jam povis ludi en la angla kaj la hispana lingvoj. Dank’al Marion kaj Christophe de Tuluzo, tiu ludo funkcias ankaŭ kun kartaro en esperanto. Ĝi estas agrabla rimedo por kontroli siajn konojn kaj eklerni plu la lingvon. ĉiu ludanto povas elekti unu el tri lingvaj niveloj. La kartoj temas pri vortprovizo, dialogoj, esperanta movado… “Tik tak Boum” nomiĝas la lasta ludo. Kial? Pacienco, baldaŭ vi ekscios. Iu aperigas karton alĉiuj, sur ĝi legiĝas ekzemple “fri” aŭ iu alia silabo. La unua ludanto tenas umon, sferan objekton en sia mano, li ŝaltas ĝin, tuj ni aŭdas tik tak tik tak…”. Jen li cerbumas kaj elparolas vorton entenantan “fri”, ekz : fripono aŭ afriko… kaj rapide transdonas la umon al sia maldekstra najbaro, kiu diras alian vorton (ekz. : frititaĵoj), ktp…Se iu tro longe cerbumas la umo subite povas eligi eksplodan bruon. Tiam vi ĵus perdis!

Print Friendly, PDF & Email

Navigado tra afiŝoj

Antaŭa afiŝo:En Bjalistoko por unu jaro
Sekva afiŝo:Pasporta Servo, le fameux réseau d’hébergement espérantophone, se modernise !

Soutenez-nous via Hello Asso
Adhérez - Faites un don

L'espéranto ?
Portail régional

Abonu nian novaĵleteron

Fréquence *

Vérifiez votre boite de réception ou votre répertoire d’indésirables pour confirmer votre abonnement.

En la libroservo

  • La Universala Kongreso de Esperanto de 1909 en Barcelono La Universala Kongreso de Esperanto de 1909 en Barcelono 10,00€
  • Sur insulo malproksima Sur insulo malproksima 3,90€

Contacts
Centre Culturel Espéranto
Esperanto-Kultur-Centro
MDA, 3 place Guy Hersant
31031 TOULOUSE CEDEX
toulouse@occeo.net

Partenaires

WordPress-etoso: Beetle de ThemeZee.