Mojosa babilmanĝo kiu kunigis 15 partoprenantojn! Niaj gastojĉion belege organizis por akcepti nin laŭ mirindaj kondiĉoj: suna vetero sed ne tro, spirkapta pejzaĝo, admirinda laboro, varma etoso, bongusta manĝo, mankas vortoj por priskribi la realaĵon…
Mélanie kaj Ludo, freŝbakitaj esperantistoj loĝas en alta monto kie ili restaŭras malnovajn garbejojn kaj ĝardenumas sur memkonstruitaj terasoj.
Ili nepre devas havi kapreolan genon,ĉar grimpado, kaj malgrimpadoĉiutagas! Ni sufiĉe bone babilis esperantlingve,ĉar niaj gastoj preparis la viziton serĉinte vortprovizon por klarigi sian laboron. Tiel ni vizitis arbaron kie sub ombro, baldaŭ kreskos fungoj sur segitaj ŝtipoj kovritaj de malseketaj tukoj.
Ni rajtis admiri la garbejon, verdire nun la domon, kun ĝia ardeza tegmento farita laŭ la malnova farmaniero, malgradvice. La interno etas sed komfortas kiel kokono.
La ĝardeno malebenas pro forta deklivo, kaj nur giganta laboro por starigi terasojn ebligas la kulturon de multnombraj legomoj.
Elektro aperas danke al sunpaneloj, akvo devenas de fonto, temas pri ekologia loĝejo! ĉiuj partoprenantoj vigle partoprenis la babilrondon, kaj tute ne emis disiĝi je la fino de la posttagmezo. Tamen, ni konservis ĝojon en la koro, antaŭ ol reveni hejmen.
Iuj loĝas ne tro for de la monto, sed, Nicole, ekzemple devis veturi 2 horojn por atingi sian domon!