Unue, Marion petis al mi, tiel ĝentile ke mi ne povis rifuzi. Due, mi finfine kaptis en Amazonio la estron de tiu blogo: la krokodilo (vidu la foton!). Trie, ni renkontis tre interesajn esperantistojn en Manaus dank’al Pasporta Servo: Ĥodrigo kaj Maria. Ili estas tre eksterordinara paro: ŝi estas danino (ŝi estis en Manaus dum la ferioj), li estas brazilano, ambaŭ estas gestudentoj kaj ili interparolas nur esperante. Efektive, Maria ankoraŭ ne parolas la portugalan lingvon kaj Ĥodrigo ne parolas la danan, kaj ili pensas ke esperanto estas pli facila kaj efika ol la angla. Ili gastigis nin kaj ni vizitis Manaus kun ili, parolante esperanton (Maria parolas ankau la francan do ni aligatoris kelkfoje, sed ne diru al mia kaptito!). Ni travivis du agrablajn vesperojn kaj ni amikiĝis kun ili. Tiu ekzemplo pruvas ke esperanto funkcias kaj povas fabriki amon kaj amikecon. Ankau la vojaĝresto estis tre interesita, ni renkontis tre simpatiajn gebrazilanojn, ni malkovris brazilan kulturon (gastronomio, muziko kaj futbalo!) en Rio de Janeiro, Foz de Iguacu, Salvador de Bahia, Sao Luis, kaj Fortaleza, sed ĝi ne rilatas al esperanto, do mia kaptito ordonis ke mi ne diru plu! Samy kaj Sandra