Tempo flugas. La jaro 2010 jam komenciĝis, kaj post malpli ol du monatoj venos la momento forlasi Bjalistokon kaj retrovi mian antaŭan vivon en Tuluzo.
2009 estis la jaro de la 150-a naskiĝdato de Zamenhof, jubileo kiu kaptis sian plej vastan simbolecon en lia naskiĝurbo. La Zamenhof-tagoj de Bjalistoko estis sufiĉe grava evento, kiu kolektis ne nur esperantistojn el diversaj partoj de Pollando, sed ankaŭ el aliaj landoj.
La programo okupis entute 5 tagojn, kun prelegoj, spektakloj (inter kiuj ironia teatraĵo pri la vivo de la Majstro, verkita de liceanino!) kaj koncertoj. Tiu riĉa programo allogis ne nur esperantistojn sed ankaŭ simplajn bjalistokanojn. En tiu lasta etapo de mia volontulado, mi kunlanĉis kun Przemek la bjalistokan “Lingvokafejon”, regula rendevuo por praktiki lingvojn. Ni elektis por ĝi simbolan lokon: la kafejon Esperanto,ĉe la centra bazarplaco. Okazinte jam dufoje, ĝi kolektis pli ol 60 gastoj logitaj de tiu tute nova spaco por babili en fremdaj lingvoj. Sukceso, kiun rimarkis la loka gazetaroLa lastaj semajnoj forkuros tiel rapide, ke mi povas jam bilanci.
Kia mi revenos hejmen? Kun multaj riĉigoj, pli firma memfido, multaj memoroj bonaj aŭ malpli bonaj, kaj granda dankemo al la tiuj bjalistokanoj, kiujĉion faris por bonvenigi min kaj glatigi mian restadon inter ili. Mi certas, ke estontece mi revizitos ilin, kaj Bjalistokon.