Iri rekte al la enhavo
Le Centre culturel espéranto

Le Centre culturel espéranto

bonvenigas vin en Tuluzo

  • Akceptejo
  • Nia asocio
    • Nia asocio
    • Bulteno
    • Volontulado (Tuluzo)
    • Volontulado (Tuluzo+Eŭropo)
  • Kursoj
    • Kursoj kaj staĝoj
    • Semajnfinaj staĝoj en Arrout
  • Aktivadoj
    • Aktivadoj
    • Esperanto-Magazino
    • SEMEO, Esperanto-semajno de Tuluzo
  • Artikoloj
  • Eventoj
  • Libroservo
  • Esperanto
    • Occitan
    • Français

Nomad’kurso : de la blua oranĝo al verda stelo !

01/04/2014 Antoine Blogo

En januaro kaj februaro, dum tri semajnoj, dekduo de esperantistoj de la regiono vojaĝis al Afriko. De Burkina faso al Togo kaj reen… Jen interesega kaj ĝoja raporto!

Se mi asertas al vi ke revo povas realiĝi!

Fine de la jaro 2012, dum Zam’festo, ĵetita estis la ideo. Kia ideo? Hummm, kiel diri? Fakte temis kombini tri aferojn: proponi al iuj “eternaj komencantoj- plibonigi sian konon de la lingvo, kreante esperantan vivantan etoson, ian esperantujon respondi la emon de iuj kiuj sopiris pri vizito al Afriko kunkune kun ni… ebligi iun spertan esperantiston iom perlaboreti sian vivon per esperanto Tiel, la 13an de januaro, 12 francoj forflugis al Vagaduguo (Burkina Faso) por travivi kun 4 afrikanoj, nekredeblan sperton. Vidu! Unue ni estis akceptitaj de la NO (ne registara organizaĵo) La Blua Oranĝo, kiu celas disvolvi ambician projekton en Burkino pri memstara agrikulturo, internacia solidareco, socia ŝanĝo, ekologio, kulturaj interŝanĝoj…. Raŝel kaj Hasan, niaj gastoj zorgeme akceptas nin en komfortaj kondiĉoj, en bela domo staranta en vigla kvartalo de Vuaga.

Tie ni pasigas densajn tagojn dividitaj inter vizitoj,ĉu al bazaroj,ĉu al la Tofuejo (realigaĵo de BAO Blua Afrika Oranĝo),ĉu alĉelagaj ĝardenoj…. punktitaj de esperantaj kursoj, renkontiĝoj…. Jes ja fakte, la grupo entenas “eternajn komencantojn- sed ankaŭ verajn komencantojn. Jen la tasko de nia amiko Robin’:ĉiujn esperantigi! Post tiu unua halto en laĉefurbo, ni pretas por pasigi unu semajnon en fora vilaĝeto apud la malia limo: “Aŭrovilaĝo- jen la nomo de la kampara flanko de la BAO. Mirinda kaj pacema etoso ebligas nin renkontiĝi kun la afablaj vilaĝanoj kaj malkovri iliajn tradiciojn, metiojn, agrikulturon, festojn, partopreni kelkajn atelierojn, kuntrinki verdan teon kune kun la tuaregoj sub la tendo, kaj kompreneble, enprofundiĝi en la lernado de Esperanto! Nokte, agrablas rehejmeniri en sia ĥato, lulite per la noktaj birdoj de la afrika veprejo…. Rapide anoncas sin la foriro al najbara lando, Togolando. La amika ŝoforo de nia “veprej’taksio- atendas nin je la 6a matene,ĉar longas la vojo ĝis la celo. Necesas kalkuli kun la doganistoj, kiuj bezonas nur 4 horojn… por plenigiĉiujn dokumentojn! Lacegaj ni atingas urbeton Kante, norde de Togolando por sperti malavaran akcepton de niaj amikoj de la asocio ASEDA, kreita de Akanto, nekredebla memstara kamparano kies kapo pleniĝas je mil projektoj.

Diversaj interesaj proponoj allogas la grupon kiu partoprenas al ĝardenumado, festo, atelieroj pri fakaj metioj, vizitoj al farmbienoj, babilrondoj… ĉie la akcepto de tiuj malriĉaj kamparanoj emocias nin, pro tiom da bonvolo, sindonemo, afableco. Jam merkrede, la amikaro denove enbusiĝas por la lasta parto de nia terperiplo. Vespere, la domo de nia P { margin-bottom: 0.21cm }A:link { } amiko Aĝevi, fida fosto de “Esperanto Plus-, resonas je ridoj, esperantparoloj: finfine, hejme! Yawa regalas nin per siaj bongustaj manĝoj! La tagordo ne malpleniĝas. Vizitinda estas la impona “granda bazaro- de Lome,ĉefe se oni deziras aĉeti tukojn por kudrigi elegantajn vestaĵojn…. Dumtempe, iuj vizitas Instituton Zamenhof (Izo) por dividi sian sperton pri komputiko. La sekvan tagon, la kultura centro “Mytro Nunya- tenas nin en vigla intereso pro la riĉaj proponoj de tiuj kiuj proponis la unuajn “farm-korbojn- en Lomeo…. Posttagmeze, la vizito al COA (Centro Omniterapia Afrika far Aba, esperantisto, mirigas nin ĉiujn. Sabato tute taŭgas por renkontiĝi kun konvinkitaj esperantistoj en la kamparo, 50 km for de laĉefurbo. Atinginte Glidĝi, plaĉas al ni la akcepto de la esperanta familio de Kokou kaj Valentine, kies 3 infanojĉirkaŭbrakumas nin esperantlingve. Kunkune, iom premitaj en nia veprej-taksio, ni antaŭĝojas renkontiĝi kun la enloĝantoj de Kleve, vepra vilaĝo, nur atingebla per terpado.

Tie la du fratoj Agossou kaj Zissou spegulas la feliĉon aparteni al la esperanta familio. Ili jam preparis arbidojn por ni, kaj ni gaje laŭvice plantis lokajn arbetojn, antaŭ ol viziti la faman bibliotekon: “Niĉiuj-. Mirinde sekvas la kunmanĝo, la festo kuniganteĉiujn dancistojn pere de la akordeono de nia amiko Ĝerard…. Maleblas reveni Lomeon sen viziti la naskiĝvilaĝon de Aĝevi kaj saluti lian patron kiu regalas la grupon per gustoplenaj kokosnuksoj. Aliaj vizitinduloj atendas nin, kiel Eme (Aimée) sprita junulino mastrumante kulturan kaj socian centron kreitan de ŝi kiam ŝi estis 14 jaraĝa. Krom la ebleco kulturi onin, la centro proponas diversajn agadojn kaj atelierojn same kiel recikligitaj plastaj objektoj el ĵetitaj akvosaketoj, fabrikado de sapo, de fruktosuko… la akcepto interesegasĉiujn, kiuj foriras kun koro plenplene je espero. Sama espero gajigas nin dum la renkonto kun Woelab, interesa asocio de junaj cerboj kiuj ne hezitas fabriki komputilojn el malnovaj plastujoj, 3 D printilojn, kaj kunkune cerbumas efike. P

Ni ne forgesu la viziton de la elstara korusestro de Lomeo, Sylvain kiu plaĉe kantigas nin dum sunsubiro. Nova amiko nepre renkontinda en Arieĵo kie li ofte gvidas kantistaron… Sed, ni alproksimiĝas al atendita momento: du plenplenaj tagoj (post vizitetoj) en Instituto Zamenhof (Izo) partoprenante kursojn, eĉ por plenkreskuloj, propronante interŝanĝojn, de abelprelegoj al valizvortoj, de kantoj al joga seancoj, de desegnaĵoj al parolrondoj… ĝis la granda festo kiu kunigis pli ol 650 homojn de la plej eta al la plej maljuna! La etoso atingis sian klimakson kiam post frenezaj dancoj, ni malkovris la donacon por festi la datrevenon por la 10 jaroj de Izo: arte skulptita statuoĉefverkita de Burkina skulptisto reprezentante virinonĉirkaŭbrakumante la mondon! Ŝildo klarigas: nfanoj orgu la Tern, jes, vi komprenis ke temas pri IZO! Mi nepre deziras danki la tutan teamon de Izo por la kortuŝa akcepto,ĉefe Koffi, kaj Koffi!

La anoj de la asocio “Une Ecole au Togo- fieras subteni tian apartan lernejon! Jen ekfiniĝas nia rondo per festena babilmanĝoĉe Aĝevi kunigante tridekon de geamikoj en frateca etoso. Viglaj interŝanĝoj, kantoj, muziko substrekas la sukceson de Nomad’kurso,ĉar preskaŭĉiuj komprenas la esperantan lingvon, kaj eĉ povas esprimi sin…. Ni ŝuldas grandan dankon al Robin’ kiu pacience akompanis nin! Revenante al Vagaduguo, eta nostalgio kaj granda espero enloĝas en niaj koroj, niaj mensoj. Memoraĵoj nestos dumvive! Jes, ja, bunta estis nia komuna travivado de la Blua Oranĝo al la verda stelo… Ne eblasĉion rakonti, venontfoje, venu!

Print Friendly, PDF & Email

Navigado tra afiŝoj

Antaŭa afiŝo:Andy prezentas sin
Sekva afiŝo:Maja manĝo-klaĉo

Soutenez-nous via Hello Asso
Adhérez - Faites un don

L'espéranto ?
Portail régional

Abonu nian novaĵleteron

Fréquence *

Vérifiez votre boite de réception ou votre répertoire d’indésirables pour confirmer votre abonnement.

En la libroservo

  • La Fotoalbumo 2 La Fotoalbumo 2 15,90€
  • Sur bluaj planedoj Sur bluaj planedoj 15,00€

Contacts
Centre Culturel Espéranto
Esperanto-Kultur-Centro
MDA, 3 place Guy Hersant
31031 TOULOUSE CEDEX
toulouse@occeo.net

Partenaires

WordPress-etoso: Beetle de ThemeZee.