La 5-an de majo okazis en Tuluzo la monata tradicia “manĝo-klaĉo”.
ĉi tiu manĝoklaĉo estis specialaĉar ni povis prezenti nianĉijaran volontulon, la kuba esperantisto Andy Hernández Martínez, kaj la viziton de Klera, juna rusino kiu estis en la regiono dum unu monato pli malpli.
La manĝoklaĉon partoprenis 17 esperantistoj kiuj en la korto de la Cash-familio manĝis, trinkis kaj babilis esperante.
Venonta manĝoklaĉo jam estas planata por la unua semajno de junio. Se vi loĝas en Tuluzo, en laĉirkaŭo aŭ vizitas la regionon, ne hezitu kontakti nin kaj renkonti lokajn esperantistojn.
Foto : Kelkaj el laĉeestintoj de la pasinta manĝo-klaĉo.