Iri rekte al la enhavo
Le Centre culturel espéranto

Le Centre culturel espéranto

bonvenigas vin en Tuluzo

  • Akceptejo
  • Nia asocio
    • Nia asocio
    • Bulteno
    • Volontulado (Tuluzo)
    • Volontulado (Tuluzo+Eŭropo)
  • Kursoj
    • Kursoj kaj staĝoj
    • Semajnfinaj staĝoj en Arrout
  • Aktivadoj
    • Aktivadoj
    • Esperanto-Magazino
    • SEMEO, Esperanto-semajno de Tuluzo
  • Artikoloj
  • Eventoj
  • Libroservo
  • Esperanto
    • Occitan
    • Français

Nomad’kurso en Pollando la kvara!

30/11/2017 Antoine Blogo

Kompreneble, grava lando estas Pollando por Nomad’kursi!!! Ni sopiris pri renkonto kun la patrujo de Zamenhof, kun niaj polaj geamikoj Krzysztof kaj Agnieszka kiuj tiel zorge preparis la vojaĝon kajĉiĉeronis nin tra sia lando. Un récit du 4ème nomadkurso, cours nomade d’Espéranto, qui a eu lieu en Pologne en septembre 2017.

Alveninte en Varsovion noktemeze, ni malkovris laĉefurbon tra lumoj kaj ĝojis gasti en simpla kaj bonetosa hotelo. Du tagoj por malkovri Varsovion ne sufiĉas, certe, tamen, danke al la energio de Krzysztof ni surpriziĝis pri la nomo Esperanto skribita sur busoj, tramoj, eĉĉe anguloj de multaj stratoj…. Ni ne povis preterpasi la judan tombejon sen omaĝi al Zamenhof. Ni riĉiĝis per vizitoj de tegmenta ĝardeno super la universitata biblioteko, Muzeo Polin, Muzeo Chopin, malnova renovigita centra kvartalo, stalina urbodomo…………. Tuj alvenis la momento por foriri al Krakovo. Survoje, malkovrante la pollandan kamparon ni haltis en la urbeto Miechow kie Nanou provis retrovi siajn antaŭulojn… familia historio. Krakovo prezentiĝis kiel vizitinda urbo kun sia historia belega placo, la kastelo Wavel kiun ni malkovris kunĉarma Grazyna, Esperantista virino, la baziliko kun du malsamaj turoj, (atesto de ĵaluzo inter du fratoj)! Dudek kilometrojn for de la urbo, troviĝas salminejoWieliczka, unika en la mondo. Kaj tio, kiu estis unika por ni estas ke nia gvidistino estas esperantistino. Magda promenigis nin dum 3 km subtere ĝis 135m profunde por mirigi niajn okulojn perditajn en alia dimensio. Niaj busetoj denove veturigis nin al Bialistoko, naskiĝurbo de Zamenhof.

Viglas la tiea Esperanta klubo, kaj Nina kaj Przemyslaw gaje akceptis ninĉe la sidejo de la klubo kie tuthazarde ni renkontiĝis kun Rose kaj Cyril, famaj biciklantoj tra la mondo. Kunkune ni ĝojis admiriĉiujn lokojn kie svarmas la spuroj de Zamenhof, kiuj inspiris la rakonton de Nina. La vizito de la muzeo “Ludviko Zamenhof Centro- kaj la afabla akcepto de Ela kompletigis niajn konojn pri la kreanto de Esperanto.

Ni ne foriros nevizitante praarbaron en laĉirkaŭaĵo kie abundas fungoj! Norden! Gdanskĉe la Balta maro atendis nin! Komplete detruita dum la dua mondmilito, ĝi estas mirinde rekonstruita kaj agrablas viziti la imponajn fasadojn, sperti la festan etoson en la vastaj aleoj, vagadi laŭ la kajoj, miri pri la antikva gruo, butikumi por satigi la emon aĉeti ambrajn juvelojn….

Ne for de Gdansk, Sopot, banurbo, krom beleco de natura marbordo, bonŝance havas dinamikan Esperantan klubon. Tiel Jogoda organizis por ni varman akcepton kaj gvidis nin tra la stratoj de la urbo por malkovri ekspozicion pri..Esperanto! Poznan: la atendita renkontiĝo Arkones (ARtaj KONfrontoj en ESperanto) okazis dum 3 tagoj!

Ek al la konfronto! Buntaj estas la prelegoj en diversaj salonoj, kaj malfacilis elekti inter interesaj temoj. Inter 193 homoj de 24 landoj, la ebloj babili kun tiom da esperantistoj abundas, kaj jen defio por la komencantoj de nia grupo. Ili fieris prezenti siajn temojn antaŭ atentema spektantaro. Vesperaj koncertoj ravas niajn orelojn, kaj meze de tiu esperanta bano, valoras sperti esperantan etoson. La lasta parto de nia vojaĝo kondukis nin al Torun. Naskiĝurbo de niajĉiĉeronoj, ĝi belegas, kaj tie ni feliĉe renkontiĝis kun Teresa Nemere kiu prezentis al ni filmon pri la teatra trupo “Studio P- kiu de temp’al tempo rolas en nia lingvo.

Rapida renkonto kun alia Przemyslaw estis suna revo kaj gajigis la tutan grupon. Poste Teresa kaj Maria pasie vizitigis nin la etnografian muzeon en Esperanto!

Ni ŝatus resti en tia pasinteca kampara etoso, kaj niaj gastigantoj daŭrigis la plezuron per kukoj kaj trinkaĵoj.

Ni troviĝis inter familianoj. Disiĝo okazis en la farmbieno de Agnieszka kaj Krzysztof. Vetero sunas, kaprinoj trankvilis en la paŝtejo, kokinoj gratis pajlon, la ceramika ateliero de Agnieszka allogis la “klientojn-. Eblis tagmanĝi kunkune ekstere, miraklo de pola vetero por danki niajn geamikojn pri ilia sindonemo. Sendube, ni revenos!

Print Friendly, PDF & Email

Navigado tra afiŝoj

Antaŭa afiŝo:Trois espérantistes au congrès catalan – trois vidéos
Sekva afiŝo:La cérémonie de clôture de l’année Zamenhof à l’Unesco

Soutenez-nous via Hello Asso
Adhérez - Faites un don

L'espéranto ?
Portail régional

Abonu nian novaĵleteron

Fréquence *

Vérifiez votre boite de réception ou votre répertoire d’indésirables pour confirmer votre abonnement.

En la libroservo

  • La Pariza Komunumo de 1871 La Pariza Komunumo de 1871 8,00€
  • Alilingve Alilingve 48,00€

Contacts
Centre Culturel Espéranto
Esperanto-Kultur-Centro
MDA, 3 place Guy Hersant
31031 TOULOUSE CEDEX
toulouse@occeo.net

Partenaires

WordPress-etoso: Beetle de ThemeZee.