Iri rekte al la enhavo
Le Centre culturel espéranto

Le Centre culturel espéranto

bonvenigas vin en Tuluzo

  • Akceptejo
  • Nia asocio
    • Nia asocio
    • Bulteno
    • Volontulado (Tuluzo)
    • Volontulado (Tuluzo+Eŭropo)
  • Kursoj
    • Kursoj kaj staĝoj
    • Semajnfinaj staĝoj en Arrout
  • Aktivadoj
    • Aktivadoj
    • Esperanto-Magazino
    • SEMEO, Esperanto-semajno de Tuluzo
  • Artikoloj
  • Eventoj
  • Libroservo
  • Esperanto
    • Occitan
    • Français

Okazis anstataŭa JES-ero en Tuluzo

19/01/2022 Jonathan Schneider Blogo

De la 31-a de decembro ĝis la 2-a de januaro partoprenis mi, eks-volontulo de EKC, al eta evento kiu anstataŭis JES 2021/2022 en Vitenbergo, nuligita pro la plimalboniĝo de la pandemio. Nun studante en Francilio, mi kortuŝe revenis al mia nun plej ŝatata urbo Tuluzo post pluraj monatoj, post mia 8-monata Civita Servo kiu finiĝis lastan printempon. Ĉeestis 11 homoj el Francio, Germanio kaj Hispanio, je respekto de la sanprotektaj reguloj.

Dum la elstare varma lasta tago de la jaro, ni promenis ĝis la lageta parko “La Ramée“ dum ĉirkaŭ unu horo kaj duono, antaŭ ol tagmanĝi en proksima restoracio. Poste, ni iris laŭ la surprizinda aleo “Doktoro Lejzer Ludwik Zamenhof”. Tie eĉ troviĝas loĝdomo je la nomo “Esperanto“.

Ni eĉ vidis Pireneojn de tie.
Bushaltejo “Zamenhof”

La vespera novjara festo poste okazis danke al la afabla gastigo de s-ano Michael Boris Mandirola. Dum la nokto ni plu konatiĝis, aŭskultante Esperantan muzikon kaj manĝante rakledon en bona etoso. Mi jam konis la plimulton de la gastoj, kiuj plejparte estas tre aktivaj ĉe TEJO, kvankam kelkajn el ili mi nur konis el enretaj renkontiĝoj! Mi havis la honoron malfermi ĉampanbotelon je la ekzakta novjara sekundo. Laceco min kaptis kelkajn horojn poste, bedaŭrinde. Ĉiuokaze tiu nokto estis neforgesebla!

La 1-an de januaro mi ĉiĉeronis por malkovrigi iomete Tuluzon al du hispanidevenaj gastoj. Kvankam mi nur loĝis en Tuluzo dum malpli ol unu jaro, ŝajnas ke mi kvazaŭ estas tuluzano. Poste, ni iris al kinejo kun preskaŭ la tuta grupo por spekti animean filmon, kiu inspiriĝis de la franca rakonto “La Belle et la Bête“. Poste, ni vespermanĝis en azia rapidrestoracio, la sama de mia lasta tago kiel tuluzano en majo 2021, kiam mi pasis mian tagon kun la tiamnovaj volontuloj, kiuj nun finas sian eksterlandan mision. Kia simbolo al mi!

Ni finis nian vesperon en la laterna ĉina festivalo, norde de la urbo. La ekspozicio estis mirinde kolorplena kaj diversa. Ni malkovris imponajn lumkonstruaĵojn rilate al la ĉina kulturo kaj ankaŭ al la tuluza aviada historio. Mi aĉetis sukerspinaĵon dum ĉinarta spektaĵo antaŭ ol rimarki ke mia medicinmasko malhelpis mian aferon.

Lumkonstruaĵoj en la laterna festivalo.

Dum la posta tago, ni renkontiĝis lastfoje en katkafejo por tagmanĝi. Mi sukcese venigis malnovan amikon kiu finfine malkovris Esperanton en praktika uzo. Jam tempis por la unuaj ĝisoj. Mi kaj aliaj restantoj sidiĝis sunumante je la riverbordo. Dekon da tagoj poste, denove en Francilio, mi ŝokate revidis televide la ekzaktan lokon de nia ripozado grave inundita je danĝera akvofluo.

Kato en la katkafejo.

Mi kaj duono de la grupo vespermanĝis en la urbocentro, en itala picejo. Tiom itala ke Michael-Boris parolis itale kun la italaj mastroj. Mi verdire neniam manĝis tiom bonajn picojn en mia vivo.

Tiel finiĝis la JES-ero 2021/2022 en Tuluzo. Mi esperas ke mi (re)vidos vin dum la venonta IJK!

Print Friendly, PDF & Email

Navigado tra afiŝoj

Antaŭa afiŝo:Tuluzanoj en la 22-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj
Sekva afiŝo:Esperanto-Magazino N°272

Soutenez-nous via Hello Asso
Adhérez - Faites un don

L'espéranto ?
Portail régional

Abonu nian novaĵleteron

Fréquence *

Vérifiez votre boite de réception ou votre répertoire d’indésirables pour confirmer votre abonnement.

En la libroservo

  • Hiphopa kompilo Vol 2 Hiphopa kompilo Vol 2 15,00€
  • Espero fola Espero fola 19,80€

Contacts
Centre Culturel Espéranto
Esperanto-Kultur-Centro
MDA, 3 place Guy Hersant
31031 TOULOUSE CEDEX
toulouse@occeo.net

Partenaires

WordPress-etoso: Beetle de ThemeZee.